La Liturgio de la Vorto — Prezentado de la Sinjoro — 2.02.2022
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bonvenon al la Liturgio de la Vorto en esperanto, okaze de la Festo de la Prezentado de la Sinjoro. 🤗 La hodiaŭa festo estas la lasta kronologie, kiu ligiĝas al la mistero de la Enkarniĝo de Jesuo Kristo.
Ni preĝu, ke la Mesio, atendita dum jarmiloj kaj alveninta antaŭ du en Judujo, estu lumo por lumigi ankaŭ niajn vivojn!
✠ ✠ ✠
Por aŭskulti la anglikanan ĉanton de la psalmo 24 fare de George Thomas Thalben-Ball, kiu servis kiel la inspiro por pretigi la version en esperanto por hodiaŭ, aŭskultu la kunigitajn ĥorojn de la diocezo de sankta Andreo, Dunkeld kaj Dunblane de la Skota Episkopa Eklezio:
https://www.youtube.com/watch?v=zkbYXcc6Ne0
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono — kp. Psa 48
0:24 ‣ Krucosigno
0:29 ‣ Saluto
0:35 ‣ Komenca preĝo
0:56 ‣ Unua legaĵo — Mal 3
2:12 ‣ Psalmo — Psa 24
5:00 ‣ Dua legaĵo — Heb 2
6:07 ‣ Aklamo — kp. Luk 2
7:00 ‣ Evangelio — Luk 2
10:28 ‣ Silento
11:57 ‣ Universala preĝo
12:36 ‣ Preĝo de la Sinjoro
14:32 ‣ Resuma preĝo
15:01 ‣ Beno
15:15 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al Antero Ávila de Angra do Heroísmo en Acoroj, en Portugalujo, kiu bonvolis helpi pri la psalmo ludante orgenon,
‣ al la eldonintoj de „Graduale simplex” (La Simpla gradualaro), de kie mi prenis la melodion de „Haleluja” en la tonuso 8G, al kiu mi aldonis la esperantigon de la gregoria antifono por hodiaŭ,
‣ al la retejo „Brewiarz.pl”, kie mi trovis la petojn de la vespro de la Prezentado de la Sinjoro el la Roma breviero en la latina, kiujn mi tradukis en esperanton.
Kontemplu hodiaŭ la pentraĵon „La Prezentado de Jesuo en la Templo” (1538) fare de portugala pentristo Garcia Fernandes (1514–1565).