Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni dankas al ĉiuj kiuj helpas Tubaron! Legu en nia nova blogafiŝo, pri kiel helpi :-)

    ×

La Liturgio de la Vorto — Sankta Ĵaŭdo, la Vespermanĝo de la Sinjoro — 9.04.2020

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Hodiaŭ la Eklezio celebras la Sanktan Ĵaŭdon — la rememoron de la lasta vespermanĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo kun siaj disĉiploj kaj la instalon de la Eŭkaristio.

La hodiaŭa Meso ne finiĝas per la kutima beno, sed per la adoro de la Sanktega Sakramento de la Korpo kaj la Sango de Jesuo Kristo. Tial ni finos nian liturgion kune kantante la himnon pri la Eŭkaristio „Kantu, lango, pri la glora sankta Korpo de Jesu’ ” (Pange, lingua, gloriosi corporis mysterium). Tamen pardonu, ke mi ne sukcesis pretigi kaj registri la Universalan Preĝon. Mi esperas, ke rekompencos tion al vi „Patro nia” laŭ la mozaraba melodio kaj la morgaŭaj Grandaj Porpetoj — la solena kantata Universala Preĝo de la Sankta Vendredo.

✠ ✠ ✠

Mi tute ne devis pripensi la muzikan rekomendon por hodiaŭ. Ĝi estas unu el la plej belaj kantoj, kiujn mi konas — la korsika ĉanto „Tantum ergo sacramentum” (Riverence ni kliniĝu), do la lastaj du strofoj de la eŭkaristia himno, kiu sonis ankaŭ fine de nia liturgio. Kantas ĝin majstra muzikgrupo „Ensemble Organum”, kies ĉefo — Marcel Pérès, estas fama fakulo de diversaj antikvaj kaj nuntempaj stiloj de la religia muziko. Ĝuu!

https://youtu.be/EXR75n7OH7o

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono — kp. Gal 6
0:25 ‣ Krucosigno
0:33 ‣ Saluto
0:38 ‣ Komenca preĝo
0:45 ‣ Unua legaĵo — Eli 12
3:34 ‣ Psalmo — Psa 116
5:32 ‣ Dua legaĵo — 1 Kor 11
6:43 ‣ Aklamo — Joh 13
7:15 ‣ Evangelio — Joh 13
10:17 ‣ Silento
10:49 ‣ Preĝo de la Sinjoro
12:22 ‣ Fina himno
15:19 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Dankon
‣ al UECI, kies Legaĵaro aprobita por la liturgia uzo fakte ne enhavas la Sanktan Ĵaŭdon, tamen per ĝi mi kontrolis kelkajn legaĵojn, kiuj ripetiĝas dum la trijara ciklo,
‣ al mia eklezia hejmo — la dominikana preĝejo de s-ta Adalberto en Vroclavo, kie mi ekkonis la belan melodion de la responsoria psalmo fare de M. Firlej,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, de kie mi prenis la melodion de la Aklamo (311.3),
‣ al la mojosa entrepreno GradualeProject, kie mi trovis la belegan mozaraban melodion de „Patro nia”, kies esperantigon (kun la tradiciaj interplektitaj respondoj „Amen”) mi pretigis ĝuste por ĉi tiu liturgio,
‣ al Albrecht Kronenberger, kiej majstran tradukon de la latina himno „Pange, lingua, gloriosi corporis mysterium” mi uzis.

La pentraĵo de la komenco de la filmeto estas „La lasta vespermanĝo” (ĉ. 1562) fare de Juan de Juanes.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Per piedoj oni …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?