Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pri LA KYBALION (4)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

[Daŭrigo de la unua ĉapitro]

“Eĉ hodiaŭ ni uzas la terminon ‘hermetika’ en la senco de ‘sekreta’; ‘sigelita por ke nenio povu eskapi’; ktp., kaj tio pro la fakto, ke la sekvantoj de Hermeso ĉiam observis la principon de sekreteco en siaj instruoj. Ili ne kredis je ‘ĵeti perlojn antaŭ la porkojn’, kaj prefere sekvis la instruon ‘lakto por infanetoj; viando por fortuloj’, kiuj ambaŭ estas maksimoj konataj de legantoj de la kristanaj skribaĵoj, sed kiuj ambaŭ estis uzitaj de la egiptoj dum jarcentoj antaŭ la kristana epoko.

Kaj tiu politiko de zorgema disvastigo de la vero ĉiam karakterizis la hermetikistojn, eĉ ĝis la nuntempo. La Hermetikaj Instruoj troviĝas en ĉiuj landoj, en ĉiuj religioj, sed neniam estis identigitaj kun iu aparta lando, nek kun iu aparta religia sekto, pro tio ke la antikvaj instruistoj avertis kontraŭ la eblo, ke la Sekreta Doktrino kristaliĝu en kredon. La saĝo de tiu singardo estas klara por ĉiuj studantoj de historio.

La antikva okultismo de Hindio kaj Persio degeneris, kaj plejparte perdiĝis, pro la fakto ke la instruistoj iĝis pastroj, kaj tiel miksis teologion kun filozofio. La rezulto estis, ke la okultismo de Hindio kaj Persio estis iom post iom perdita meze de la amaso de religia superstiĉo, kultoj, kredoj kaj ‘dioj’. La samo okazis en la Antikva Grekio kaj Romio.

Tiel estis ankaŭ kun la Hermetikaj Instruoj de la Gnostikuloj kaj Fruaj Kristanoj, instruoj kiuj estis perditaj en la tempo de Konstantino, kies fera mano sufokis filozofion per la litkovrilo de teologio, kio perdigis al la Kristana Eklezio tion, kio estis ĝia esenco kaj spirito mem, kaj kaŭzis, ke ĝi palpos en mallumo dum pluraj jarcentoj antaŭ ol ĝi trovis la vojon reen al sia antikva kredo. Nun, en ĉi tiu dudeka jarcento, ĉiuj atentaj observantoj havas la impreson, ke la Eklezio fine luktas por reveni al siaj antikvaj mistikaj instruoj.

Sed ĉiam ekzistis kelkaj fidelaj animoj, kiuj konservis viva la Flamon, zorge flegante ĝin kaj ne permesante, ke ĝia lumo estingiĝu. Kaj dank’al tiuj fervoraj koroj kaj sentimaj mensoj, ni ankoraŭ havas la veron. Sed ĝi ne troviĝas en libroj – eĉ ne en la grandaj. Ĝi estis transdonita de Majstro al Studanto; de Inicito al Hierofanto; de lipo al orelo. Kiam ĝi fine estis skribata, ĝia signifo estis vualita per alĥemiaj kaj astrologiaj terminoj, tiel ke nur tiuj kiuj posedas la ŝlosilon povis legi ĝin ĝuste.

Tio estis necesa por eviti la persekutojn fare de la teologoj de la Mezepoko, kiuj batalis kontraŭ la Sekreta Doktrino per fajro kaj glavo; paliso, pendumilo kaj kruco.

Eĉ nuntempe oni trovas nur malmultajn fidindajn librojn pri la Hermetika Filozofio, kvankam estas sennombraj referencoj al ĝi en multaj libroj verkitaj en diversaj fazoj de Okultismo. Tamen la Hermetika Filozofio estas la sola Majstra Ŝlosilo kiu malfermos ĉiujn pordojn de la Okultaj Instruoj!

En la fruaj tagoj ekzistis kompilaĵo de certaj Bazaj Hermetikaj Doktrinoj, transdonitaj de instruisto al studanto, kiu estis konata kiel ‘LA KYBALION’. La preciza signifo de tiu termino estis perdita dum pluraj jarcentoj. Tamen tiu instruo estas konata de multaj, al kiuj ĝi venis, de buŝo al orelo, tra la jarcentoj. Laŭ niaj scioj ĝiaj preceptoj neniam estis skribitaj aŭ presitaj. Ĝi estis nur kolekto de maksimoj, aksiomoj kaj preceptoj, kiuj ne estis kompreneblaj por laikoj, sed kiujn tre bone komprenis la studantoj, post kiam la maksimoj, aksiomoj kaj preceptoj estis eksplikitaj kaj ekzemplitaj de Hermetikaj Inicitoj al iliaj Neofitoj.

Tiuj instruoj vere estis la bazaj principoj de ‘La Arto de Hermetika Alĥemio’, kiu, kontraŭe al la ĝenerala kredo, instruis kiel plibonigi la Mensajn Fortojn, ne Materiajn Elementojn, kiel transmutacii unu tipon de Mensaj Vibroj en aliajn, ne ŝanĝi unu tipon de metalo en alian. La legendoj pri ‘La Filozofia Ŝtono’, kiu transformus simplan metalon en oron, estis alegorio relativa al la Hermetika Filozofio, facile komprenata de ĉiuj studantoj de la vera Hermetikismo.

En ĉi tiu libreto […] ni invitas niajn studantojn ekzameni la Hermetikajn Instruojn prezentitajn en LA KYBALION kaj eksplikitajn de ni mem, humilaj studantoj de la Instruoj, kiuj, kvankam ni havas la titolon ‘Inicitoj’, estas ankoraŭ studantoj ĉe la piedoj de HERMESO, la Majstro. Ĉi tie ni donas al vi multajn el la maksimoj, aksiomoj kaj preceptoj de LA KYBALION, akompanitaj de klarigoj kaj ilustraĵoj, opiniante, ke ni igis la instruojn pli facile kompreneblaj por la moderna studanto, precipe ĉar la origina teksto estas intence vualita en malklaraj terminoj.”

Mi finas la tradukon nun. En la unua ĉapitro troviĝas ankoraŭ kelkaj frazoj, sed ili estas negravaj.

En venontaj videaĵoj mi prezentos malgrandajn partojn de la sekvaj ĉapitroj, en kiuj la aŭtoro eksplikas la sep hermetikajn leĝojn.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Trajno vojaĝas sur …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?