Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pri LA KYBALION (5)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La dua ĉapitro estas titolita “La Sep Hermetikaj Principoj” kaj komenciĝas per jena citaĵo – presita kursive – el la origina La Kybalion:
“La Principoj de Vero estas Sep; tiu kiu ilin konas kaj komprenas posedas la Magian Ŝlosilon kies tuŝo malfermas ĉiujn Pordojn de la Templo.”

Post tio la aŭtoro skribas:

“La Sep Hermetikaj Principoj sur kiuj la tuta Hermetika Filozofio baziĝas estas jenaj:
I. LA PRINCIPO DE MENTALISMO.
II. LA PRINCIPO DE RESPONDECO.
III. LA PRINCIPO DE VIBRADO.
IV. LA PRINCIPO DE POLUSECO.
V. LA PRINCIPO DE RITMO.
VI. LA PRINCIPO DE KAŬZO KAJ EFIKO.
VII. LA PRINCIPO DE GENRO
Ĉi tiuj Sep Principoj estos diskutataj kaj klarigataj dum la kuro de ĉi tiuj lecionoj. Tamen mallongan klarigon pri ĉiu el ili ni jam donas nun.”

Do en la plej granda parto de la libro (paĝoj 43 ĝis 223) li diskutas kaj klarigas detale la hermetikan filozofion, sed en la dua ĉapitro (paĝoj 26 ĝis 41) li jam donas kelkajn mallongajn eksplikojn.

Ĉar mi povas traduki nek la tutan libron nek la tutan duan ĉapitron, mi prezentas kelkajn el liaj frazoj pri ĉiu el la sep principoj. Ĉiu klarigo komenciĝas per citaĵo el la origina La Kybalion.

“1. Principo de Mentalismo
Citaĵo: ‘LA ĈIO estas MENSO; La Universo estas Mensa.’
Ĉi tiu Principo enkorpigas la veron ke ‘Ĉio estas Menso.’ Ĝi klarigas ke LA ĈIO (kiu estas la Substanca Realo subkuŝanta sub ĉiuj eksteraj manifestiĝoj kaj aspektoj, por kiuj oni uzas esprimojn kiel ‘La Materia Universo’, la ‘Fenomenoj de Vivo’, ‘Materio’, ‘Energio” kaj, resume, temas pri ĉio kio aperas al niaj materiaj sensoj) LA ĈIO estas SPIRITO, kiu en si mem estas NESCIEBLA kaj NEDEFINEBLA, sed kiu povas esti konsiderata kaj pensata kiel UNIVERSALA, SENFINA, VIVANTA MENSO. Ĝi ankaŭ klarigas, ke la tuta fenomena mondo aŭ universo estas simple Mensa Kreaĵo de LA ĈIO, submetita al la Leĝoj de Kreitaj Aĵoj, kaj ke la universo, kiel tutaĵo, kaj en siaj partoj aŭ unuoj, havas sian ekziston en la Menso de LA ĈIO, en kiu ni ‘vivas kaj moviĝas kaj ekzistas’.

2. Principo de Respondeco
Citaĵo: ‘Kiel supre, tiel sube; kiel sube, tiel supre.’
Ĉi tiu Principo enkorpigas la veron, ke ĉiam ekzistas Respondeco inter la leĝoj kaj fenomenoj de la diversaj sferoj de Ekzisto kaj Vivo. La malnova Hermetika aksiomo estis esprimita tiel: ‘Kiel supre, tiel sube; kiel sube, tiel supre.’ Kaj la ekkompreno de ĉi tiu Principo donas al oni la rimedojn por solvi multajn malhelajn paradoksojn kaj kaŝitajn sekretojn de la Naturo. Estas sferoj super nia scio, sed kiam ni aplikas al ili la Principon de Respondeco, ni kapablas kompreni multon, kio alie estus nesciebla por ni. Ĉi tiu Principo aplikiĝas kaj manifestiĝas universale, en la diversaj sferoj de la materia, mensa kaj spirita universo — ĝi estas Universala Leĝo. […] Same kiel la kono de la Principoj de Geometrio ebligas al homo – sidante en sia observatorio – mezuri malproksimajn sunojn kaj iliajn movojn, tiel la kono de la Principo de Respondeco ebligas al homo rezoni inteligente, irante de la Konata al la Nekonata. Studante la monadon, li komprenas la ĉefanĝelon.”

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas la plej peza?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?