Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pri LA KYBALION (3)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉe la komenco de la libro estas jena dediĉo:

“Al Hermes Trismegisto, konata de la antikvaj egiptoj kiel ‘La Granda Granda’ kaj ‘Majstro de Majstroj’, ĉi tiu eta libro de hermetikaj instruoj estas respektoplene dediĉita.”

Post 7-paĝa enkonduko la unua ĉapitro temas pri “La Hermetika Filozofio”.
Mi prezentas nun la tradukon de la enhavo de tiu ĉapitro:

“Estis el la antikva Egiptio ke venis la fundamentaj esoteraj kaj okultaj instruoj kiuj tiom forte influis la filozofiojn de ĉiuj rasoj, nacioj kaj popoloj dum kelkmil jaroj. Egiptio, la hejmo de la Piramidoj kaj de la Sfinkso, estis la naskiĝloko de la Kaŝita Saĝo kaj Mistika Instruo. Depruntis el ĝia Sekreta Doktrino ĉiuj nacioj. Hindio, Persio, Ĥaldeio, Medio, Ĉinio, Japanio, Asirio, antikva Grekio kaj Romio, kaj aliaj antikvaj landoj, abunde partoprenis en la festo de Scio per kiu la Hierofantoj kaj Majstroj de la Lando de Iziso tiom libere provizis tiujn kiuj estis pretaj partopreni en la granda provizo de Mistika kaj Okulta Scio kiun la majstraj mensoj de tiu antikva lando estis kolektintaj.

En Antikva Egiptio vivis grandaj Adeptoj kaj Majstroj, kiuj neniam estis superitaj, kaj malofte egalitaj, en la jarcentoj kiuj pasis ekde la tempo de la Granda Hermeso. En Egiptio estis la Granda Loĝio de la Loĝioj de la Mistikuloj. Tra la pordoj de ĝiaj Temploj eniris la Neofitoj, kiuj poste, kiel Hierofantoj, Adeptoj kaj Majstroj, vojaĝis al la kvar anguloj de la Tero, kunportante la altvalorajn sciojn kiujn ili estis pretaj, fervoraj kaj volantaj transdoni al tiuj kiuj estis pretaj ricevi ilin. Ĉiuj studantoj de la Okulto rekonas la ŝuldon kiun ili ŝuldas al la respektindaj Majstroj de tiu antikva lando.

Inter tiuj Grandaj Majstroj de Antikva Egiptio vivis unu kiun ili proklamis kiel la “Majstro de Majstroj”. Tiu viro, se li vere estis viro, vivis en Egiptio en la plej fruaj tagoj. Li estis konata kiel Hermeso Trismegisto. Li estis la patro de Okulta Saĝo, la fondinto de Astrologio, la eltrovinto de Alĥemio.

La detaloj de lia vivo estas perditaj en la historio pro la tempopaso kaj malgraŭ tio, ke multaj antikvaj landoj disputis inter si pri la honoro esti disponigintaj lian naskiĝlokon – kaj ĉi tio antaŭ miloj da jaroj. La dato de lia restado en Egiptio, en lia lasta enkarniĝo sur ĉi tiu planedo, nun ne estas konata, sed ĝi estis fiksita en la fruaj tempoj de la plej malnovaj dinastioj de Egiptio, longe antaŭ la tempo de Moseo.

La plej bonaj fakuloj konsideras lin samtempulo de Abrahamo, kaj kelkaj el la judaj tradicioj eĉ asertas, ke Abrahamo akiris parton de sia mistika scio de Hermeso mem. Jarojn post lia foriro el ĉi tiu ŝtupo de vivo (tradicio diras, ke li vivis tricent jarojn en la karno), la egiptoj diigis Hermeson kaj igis lin unu el siaj dioj, sub la nomo de Toto.

Jarojn poste la homoj de Antikva Grekio ankaŭ igis lin unu el siaj multaj dioj – nomante lin “Hermeso, la dio de Saĝo”. La egiptoj honoris lian memoron dum multaj jarcentoj – dekoj da jarcentoj – nomante lin “la Skribisto de la Dioj”, kaj donante al li, por lin karakterizi, lian antikvan titolon, “Trismegisto”, kiu signifas “la trifoje-granda”; “la granda-granda”; “la plej granda-granda”; ktp. En ĉiuj antikvaj landoj, la nomo de Hermeso Trismegisto estis honorata kiel sinonima kun “Fontano de Saĝo”.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu ne flugas?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?