Pri LA KYBALION (1)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“La Kybalion” estas la titolo de libro kiu estis skribita en la angla kaj publikigita en 1908 kun la titolo “The Kybalion”. Poste ĝi estis tradukita en plurajn lingvojn, en kiuj ĝenerale estis konservita la formo de la vorto “Kybalion”.
En Vikipedio estas nun (decembro de 2023) artikoloj en 19 lingvoj pri la libro. 13 el tiuj lingvoj uzas la latinan alfabeton. El tiuj 13, nur en la portugala la vorto “Kybalion” – kiu prononciĝas [kajbaljon] – estas skribita pli-malpli laŭ la ordinara portugallingva maniero: “Caibalion”. En la litova ĝi estas literumita “Kibalionas”, kaj en du aliaj lingvoj estas nur eta diferenco: Kybalión (hispane), Kybalió (katalune).
Do ŝajne en plejmultaj lingvoj oni konservis la originan titolon, pli ekzakte la literumon de la vorto “Kybalion”; evidente la anglalingva difina artikolo “the” estis adaptita al ĉiu respektiva lingvo.
Estas iomete strange, ke en Esperanto – kie oni kutimas adapti fremdlingvajn nomojn kaj vortojn al tiu ĉi lingvo (ekzemple: New York – Novjorko, football – futbalo) – la aŭtoro (kaj kunlaborantoj) de la artikolo pri la menciita libro en la esperanta Vikipedio ne transformis la titolon en “La Kajbaljon”. Nu, mi ankaŭ konservas la formon “Kybalion” – kiel en plejmultaj lingvoj.
La esperanta Vikipedio mallonge informas jenon pri la libro:
“La Kybalion estas hermetika traktaĵo de 1908, verkita de anonimuloj subskribantaj kiel la Tri Iniciatoj (ĝuste: Inicitoj). La enhavo de ĉi tiu libro intencas esti parto de la instruoj de Hermeso Trismegisto. La Kybalion prezentas la filozofion de Hermetikismo kaj la sep leĝojn sur kiuj ĝi baziĝas:”
Kaj poste la retpaĝo montras la 7 leĝojn (pri kiuj mi parolos poste).
Kiel ĝenerale okazas, artikoloj en aliaj lingvoj – eble en via denaska lingvo – donas pli da informoj, sed ne multegaj.
Eble en via denaska lingvo ekzistas pli detala videaĵo pri la libro kaj ĝia enhavo. Ekzemple en la portugala videblas pluraj el ili. Brazila filozofino kiun mi menciis en mia duparta artikolo pri “Nova Akropolo” (Lúcia Helena Galvão) parolas en 15 videaĵoj pri ĝi.
Koncerne al la aŭtoro – aŭ aŭtoroj – de la libro la esperanta artikolo afirmas, ke estis “anonimuloj subskribantaj kiel la Tri Iniciatoj” (ĝuste: Inicitoj). Tamen en alilingvaj artikoloj (ekzemple en la franca, germana, hispana, portugala) oni informas, ke pro diversaj faktoj la aŭtoro tre verŝajne estis William Walker Atkinson.
En la portugallingva artikolo legeblas pri tio:
[…] ekzistas multe da konjektoj pri kiu skribis la Kybalion. La plej ofta teorio estas, ke la aŭtoro estis William Walker Atkinson. La ĉefaj indicoj estas jenaj faktoj: li estis la posedanto de la eldonejo kiu eldonis la libron kaj kiu estis konata pro la eldonado de libroj sub pluraj pseŭdonimoj; la strukturo de la Sep Hermetikaj Principoj estas simila al tiu de la Sep Arkanaj Leĝoj de la libro “The Arcane Teaching” verkita de li; laŭ “Who’s Who in America” (t.e.: Kiu estas kiu en Usono) de 1912 Atkinson estis la verkinto, kaj en la franca traduko (de 1917) oni atribuis la aŭtorecon al “usona (meta)psika majstro W. W. Atkinson”.
Poste mi elkovris en la interreto brazilan tradukon de anglalingva libro – publikigita de la usona eldonejo Penguin Random House en 2011 – kies titolo estas “The Kybalion – Definitive Edition” (“La Kybalion – La definitiva eldono”). Kiel aŭtoro estas indikita “William Walker Atkinson – skribante kiel (t.e. kun la pseŭdonimo) La Tri Inicitoj”. Redaktis la eldonon la usonano Philipp Deslippe, kiu ankaŭ verkis la enkondukon (en kiu li i.a. donas plurajn detalojn kiuj pruvas, ke William Walker Atkinson fakte estis la aŭtoro).