Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pri LA KYBALION (2)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Sur la kovrilo de la brazila traduko estas aldonita la subtitolo “Studaĵo pri la Hermetika Filozofio”.

La vorton “hermetika” – kaj ankaŭ “Hermetikismo” – ni jam vidis en la artikolo pri “La Kybalion” en la esperanta Vikipedio. La artikolo pri Hermetikismo informas jenon:

“Hermetikismo estas nomata laŭ la helena dio Hermeso, kiu en la malfrua antikva epoko ricevis la krom[o]nomon Trismegisto (‘trifoje plej granda Hermeso’). La helenoj identigis tiun dion kun la egipta dio Toto. La hermetikismo ekestis dum la helena-romia epoko de antikva Egiptio, inter la jaroj 100 kaj 300 post Kristo. Dum tiu tempo kaj parte ĝis la nuntempo, la vorto konsideriĝis sinonimo por Alkemio. La idearo estas influita de persa, babilona kaj judaj elementoj, kaj de platonismaj, novplatonismaj kaj stoikismaj konceptoj.
Ĉar oni dum la mezepoko opiniis, ke Hermeso Trismegisto estis egiptia klerulo dum la tempo de Moseo, kaj opiniis lin fondinto de la helena filozofio, la hermetikismaj tekstoj konsideriĝis fonto de la prisca sapientia (plej pura saĝeco).
Inter la bazaj verkoj de hermetikismo konsideriĝas la ‘Corpus Hermeticum’, la ‘Asklepio-dialogo’ kaj la ‘Smaragdaj Tabuloj’. Pli postaj gravaj tekstoj, kiuj referencis al tiuj tri bazaj verkoj, nomiĝas ‘Picatrix’ kaj ‘Kybalion’.
La hermetikismo regis la natursciencan mondkoncepton ĝis la 17-a jarcento kaj influis la okultismon de okcidentaj misteremuloj.”

Sur retpaĝo de la menciita usona eldonejo (Penguin Random House) troviĝas jena reklama teksto pri la “Definitiva Eldono” de “La Kybalion”:

“Ĝi estas unu el la plej misteraj kaj arde diskutitaj okultaj verkoj iam verkitaj – kaj sendube la plej populara kaj vaste influa libro de arkana filozofio de la dudeka jarcento: La Kybalion estis atribuita nur al la kriptaj ‘Tri Inicitoj’ ekde sia unua apero en 1908. Debato furiozas pri la identeco de la Tri Inicitoj, la origino de la mistera titolo kaj la ekkonoj de la libro, kaj pri la naturo de la hermetika instruo sur kiu ĝi supozeble estas bazita.
Nun la vualo estas disigita.
‘La Kybalion: La Definitiva Eldono’ prezentas la unuan vastan analizon de ĉi tiu verko de praktika okulta saĝo. Ĝi enhavas la kompletan tekston de ‘La Kybalion’ kaj la unuan publikigon de la antaŭe nekonata verko de Atkinson, verkita post La Kybalion: ‘La Sep Kosmaj Leĝoj’.
En alloga enkonduko al ĉi tiu unika libro, klerulo pri religioj Philip Deslippe donas superrigardon pri la kunteksto, historio kaj influo de la verko […].”

Propradire la titolo de la libro publikigita en 1908 estas stranga aŭ eĉ erara. Ĝi devus esti ia kia “Pri La Kybalion”, ĉar la aŭtoro donas informojn pri libro, kiu laŭ li ekzistis kaj havis la titolon “La Kybalion”. Li mem diris:

“[En ĉi tiu malgranda libro] ni donas al vi multajn el la maksimoj, aksiomoj kaj preskriboj de LA KYBALION, akompanitaj de klarigoj kaj ilustraĵoj, kiuj niaopinie igas la instruojn pli facile kompreneblaj de moderna studanto, precipe ĉar la originala teksto estas intence vualita per malklaraj terminoj.”

La malmultajn citaĵojn el la – laŭ li ekzistinta – origina verko estas presitaj kursive, dum por liaj informoj kaj klarigoj – kiuj estas la plej granda parto de la eldono de 1908 – oni uzis la ordinaran litertipon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas homo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?