Pri LA KYBALION (7)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
5. LA PRINCIPO DE RITMO
Citaĵo: “Ĉio fluas, eksteren kaj enen; ĉio havas siajn tajdojn; ĉio leviĝas kaj falas; la pendol-svingo manifestiĝas en ĉio; la mezuro de la svingo dekstren estas la mezuro de la svingo maldekstren; la ritmo kompensas.”
Ĉi tiu Principo enkorpigas la veron, ke en ĉio manifestiĝas regula movo, tien kaj reen, elfluo kaj enfluo, svingo malantaŭen kaj antaŭen, pendoleca movo, tajdo-simila malfluso kaj fluso, alta tajdo kaj basa tajdo, inter la du polusoj kiuj ekzistas laŭ la Principo de Poluseco priskribita antaŭ momento. Ĉiam estas ago kaj reago; antaŭeniĝo kaj retiriĝo; leviĝo kaj malleviĝo.
Tio okazas en la aferoj de la Universo, sunoj, mondoj, homoj, bestoj, menso, energio kaj materio. Tiu leĝo manifestiĝas en la kreado kaj detruo de mondoj, en la leviĝo kaj falo de nacioj, en la vivo de ĉiuj aferoj, kaj ankaŭ en la mensaj statoj de la Homo. Estas rilate al tiu lasta fakto ke la Hermetistoj opinias plej grava la komprenon de la Principo.
La Hermetistoj komprenis ĉi tiun Principon, trovinte ĝian universalan aplikon, kaj ankaŭ malkovris certajn rimedojn por venki ĝiajn efikojn en si mem per la uzo de la taŭgaj formuloj kaj metodoj. Ili aplikas la Mensan Leĝon de Neŭtraligo. Ili ne povas nuligi la Principon, aŭ igi ĝin ĉesigi sian funkciadon, sed ili lernis kiel eviti certagrade ĝiajn efikojn sur si mem, depende de la grado en kiu ili regas la Principon. Ili lernis kiel UZI ĝin, anstataŭ esti UZATAJ DE ĝi. En ĉi tiu kaj similaj metodoj konsistas la Arto de la Hermetistoj.
6. LA PRINCIPO DE KAŬZO KAJ EFIKO
Citaĵo: “Ĉiu Afero havas sian Efikon; ĉiu Efiko havas sian Kaŭzon; ĉio okazas laŭ Leĝo; ‘hazardo’ estas nur nomo por ne ekkonita Leĝo; ekzistas multaj niveloj de kaŭzado, sed nenio eskapas la Leĝon.”
Ĉi tiu Principo enkorpigas la fakton, ke ekzistas Kaŭzo por ĉiu Efiko, Efiko el ĉiu Kaŭzo. Ĝi klarigas ke ‘Ĉio okazas laŭ Leĝo’, ke nenio iam ajn “simple okazas”, ke ne ekzistas Hazardo, ke ekzistas diversaj niveloj de Kaŭzo kaj Efiko – la pli alta reganta la malsuperajn nivelojn –, tamen nenio iam ajn tute eskapas la Leĝon.
La Hermetistoj komprenas la arton kaj metodojn certagrade leviĝi super la ordinaran nivelon de Kaŭzo kaj Efiko, kaj mense altiĝante al pli alta nivelo (aŭ sfero) ili fariĝas Kaŭzantoj anstataŭ Efikoj. […] la Majstroj, altiĝantaj al supra nivelo, regas siajn humorojn, karakterojn, kvalitojn kaj potencojn, same kiel la ĉirkaŭantan medion, kaj iĝas Movantoj anstataŭ peonoj.
7. LA PRINCIPO DE GENRO
[Rimarko mia: La angla vorto “gender” origine signifis “genro” kaj “sekso”. Laŭ PIV-o “genro” estas nur “gramatika kategorio” kaj “sistematika unuo (genus), konsistanta el natura grupo de parencaj specioj, subdivido de familio”, kaj “sekso” estas “korpa kaj fiziologia ecaro, karakterizanta la unuopajn individuojn de vegetaĵa aŭ animala specio kiel virajn aŭ inajn”.
En La Kybalion temas nek pri gramatika kategorio nek pri sekso (nura korpa kaj fiziologia ecaro).
Nuntempe oni uzas la esperantan vorton “genro” ankaŭ – kiel “gender”, “genre”, “gênero” ktp. en aliaj lingvoj – en la senco de “seksa identeco de homoj kiel socia kategorio”. Tio ne estas la hermetika senco de la vorto “gender”, sed “genro” ŝajnas esti pli adekvata traduko ol “sekso”.]
Citaĵo: “Genro estas en ĉio; ĉio havas siajn Virajn kaj Inajn Principojn; Genro manifestiĝas en ĉiuj sferoj.”
Ĉi tiu Principo enkorpigas la veron, ke GENRO estas manifestita en ĉio, la Vira kaj Ina Principoj ĉiam aplikiĝas. Tio validas ne nur rilate al la Fizika Sfero, sed ankaŭ al la Mensa kaj eĉ la Spirita Sferoj. En la Fizika Sfero, la Principo manifestiĝas kiel SEKSO, en la pli altaj sferoj ĝi prenas pli altajn formojn, sed la Principo estas ĉiam la sama. Neniu kreaĵo, fizika, mensa aŭ spirita, estas ebla sen ĉi tiu Principo. Kompreno de ĝiaj leĝoj ĵetos lumon sur multajn temojn kiuj perpleksigis la mensojn de homoj.
La Principo de Genro funkcias ĉiam en la direkto de generacio, regenerado kaj kreado. Ĉio, kaj ĉiu persono, enhavas la du Elementojn aŭ Principojn, aŭ tiun grandan Principon, ene de ĝi, li aŭ ŝi. Ĉiu Vira afero ankaŭ havas la Inan Elementon; ĉiu Ina afero enhavas ankaŭ la Viran Principon. Se vi volas kompreni la filozofion de Mensa kaj Spirita Kreado, Generacio kaj Regenerado, vi devas kompreni kaj studi tiun Hermetikan Principon. Ĝi enhavas la solvon de multaj misteroj de la Vivo.