Pri LA KYBALION (6)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
3. LA PRINCIPO DE VIBRADO
Citaĵo: “Nenio ripozas; ĉio moviĝas; ĉio vibras.”
Ĉi tiu Principo enkorpigas la veron ke “ĉio moviĝas”, “ĉio vibras”, “nenio ripozas”, faktoj kun kiuj la Moderna Scienco konsentas; kaj la tendenco estas, ke ĉiu nova scienca malkovro ilin konfirmas. Tamen fakte ĉi tiu Hermetika Principo estis proklamita antaŭ miloj da jaroj de la Majstroj de Antikva Egiptio.
Ĉi tiu Principo klarigas, ke la diferencoj inter malsamaj manifestiĝoj de Materio, Energio, Menso kaj eĉ Spirito rezultas plejparte de variaj rapidecoj de Vibrado. De LA ĈIO, kiu estas Pura Spirito, ĝis la plej malpura formo de Materio, ĉio vibras – ju pli alta la vibrado, des pli alta la pozicio en la skalo. La vibrado de la Spirito estas je tiel senlima grado de intenseco kaj rapideco, ke ĝi estas praktike en ripozo – same kiel rapide moviĝanta rado ŝajnas esti senmova.
Ĉe la alia fino de la skalo estas krudaj formoj de materio, kies vibroj estas tiom malaltaj, ke ili ŝajnis esti en ripozo. Inter ĉi tiuj polusoj estas milionoj kaj milionoj da diversaj gradoj de vibrado. De korpusklo kaj elektrono, atomo kaj molekulo ĝis mondoj kaj universoj, ĉio estas en vibra moviĝo.
Ĉi tio validas ankaŭ en la sferoj de energio kaj forto (kiuj estas nur diversaj gradoj de vibrado) kaj ankaŭ en la mensaj sferoj (kies statoj dependas de vibrado) kaj en la spiritaj sferoj. Kompreno de ĉi tiu Principo, kune kun la taŭgaj formuloj, ebligas al studantoj de Hermetismo kontroli siajn proprajn mensajn vibradojn same kiel tiujn de aliaj. La Majstroj aplikas tiun Principon ankaŭ por superregi Naturajn fenomenojn, diversmaniere.
4. LA PRINCIPO DE POLUSECO
Citaĵo: ‘Ĉio estas Duobla; ĉio havas polusojn; ĉio havas sian paron de kontraŭoj; similaj kaj malsimilaj estas la samaj; maloj estas identaj en naturo, sed malsamaj en grado; ekstremoj renkontiĝas; ĉiuj veroj estas nur duonveroj; ĉiuj paradoksoj povas esti akordigataj.’
Ĉi tiu Principo enkorpigas la veron, ke ‘ĉio estas duobla’; ‘ĉio havas du polusojn’; ‘ĉio havas sian paron de kontraŭoj’, asertoj kiuj ĉiuj estis malnovaj Hermetikaj aksiomoj. Ĝi klarigas la malnovajn paradoksojn – kiuj perpleksigis tiom da homoj – kiuj estis esprimitaj jene: ‘Tezo kaj antitezo estas identaj laŭ naturo, sed malsamaj laŭ grado’; ‘kontraŭoj estas samaj, diferencaj nur laŭ grado’; ‘la paroj de kontraŭoj povas esti akordigataj’; ‘ekstremoj renkontiĝas’; ‘ĉio samtempe estas kaj ne estas’, ‘ĉiuj veroj estas nur duonveroj’, ‘ĉiu vero estas duonmalvera’, ‘ĉio havas du flankojn’, ktp., ktp., ktp.
Tiu principo klarigas, ke en ĉio estas du polusoj, aŭ kontraŭaj aspektoj, kaj ke “kontraŭoj” estas vere nur la du ekstremaĵoj de la sama afero, kun multaj diversaj gradoj inter ili. Por ilustri tion: Varmo kaj Malvarmo, kvankam “kontraŭoj”, estas vere la sama afero, la diferencoj konsistas nur el gradoj de la sama afero. Rigardu vian termometron kaj vidu ĉu vi povas malkovri, kie ‘varmo’ finiĝas kaj ‘malvarmo’ komenciĝas! Ne ekzistas aĵo kiel ‘absoluta varmo’ aŭ ‘absoluta malvarmo’ – la du esprimoj ‘varmo’ kaj ‘malvarmo’ simple indikas diversajn gradojn de la sama aĵo, kaj tiu “sama aĵo” kiu manifestiĝas kiel ‘varmo’ kaj ‘malvarmo’ estas nur formo, vario kaj grado de Vibrado.