“Green Grow the Rushes, O” en Esperanto (Verdaj la junkoj)

Muzikoesperanta publikigis antaŭ 9 jaroj

04:16 esperanta

  • 16
  • 1
  • 3

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Origina kanto: Grow the Rushes, O
Kantisto: Stephen Thompson
Albumo: Popolkantoj el 16 landoj

Unu mi kantas –
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?
Unu estas unu kaj eterne tiel restas.

Du nun mi kantas –
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?

Du knabetoj liliblankaj
(ilin verdo vestas)
Unu estas unu kaj eterne tiel restas.

Tri nun mi kantas –
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?

Tri la rivaloj,
du knabetoj liliblankaj
(ilin verdo vestas)
unu estas unu kaj eterne tiel restas.

Kvar nun mi kantas —
(kaj tiel plu, ĝis dek du)

Dek du nun mi kantas —
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?

Dek du la apostoloj,
dek unu jam en paradiz’, kaj
dek la dek ordonoj,
naŭ la naŭ brilantoj,
ok aprilaj pluvoj,
sep la steloj sur ĉiel’, kaj
ses la fieruloj,
kvin cimbaloj ĉe la pord’, kaj
kvar evangelioj,
tri la rivaloj,
du knabetoj liliblankaj
(ilin verdo vestas)
unu estas unu kaj eterne tiel restas.

Komentoj (3)

  1. Kiam mi komencis lerni Esperanton mi havis ĉi tiun kanton sur KD kiu estis por lerni la prononcon. Mi parkerigis la kanton kaj ĝi multe helpis min lerni la prononcon kaj paroli rapide. Ĝi estas facile lernebla ĉar ĝi multe ripetiĝas. Mi rekomendas ĝin 😊

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj