La Liturgio de la Vorto — 1a Dimanĉo de Advento, jaro C — 28.11.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bonvenon al la unua Liturgio de la Vorto de la ĉijara Advento! 🤗 Aŭskultu la Vorton de Dio kaj preĝu kune kun aliaj esperantistoj el la tuta mondo.
La tempo de Advento helpu al ni pretiĝi por la celebrado de la Naskiĝo de la Sinjoro kaj ĝi samtempe servu, por ke ni pretiĝu por Lia glora dua alveno je la fino de la tempoj. Dio nin benu!
✠ ✠ ✠
Ĉijare dum la tuta Advento ni kontemplos la misteron de la Enkarniĝo aŭskultante komponaĵojn inspiritajn per la ĉanto „Rorate cæli desuper” (Rosu, ĉieloj, de supre) de la tuta mondo. Kiel la unuan bonvolu aŭskulti „Stillate cieli dall’alto” fare de pastro Marco Frisina el Italujo:
https://www.youtube.com/watch?v=0bKR36vAkng
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — Psa 25
0:28 ‣ Krucosigno
0:35 ‣ Saluto
0:40 ‣ Komenca preĝo
0:51 ‣ Unua legaĵo — Jer 33
1:39 ‣ Psalmo — Psa 25
3:51 ‣ Dua legaĵo — Tes 3—4
4:55 ‣ Aklamo — Psa 85
5:37 ‣ Evangelio — Luk 21
7:15 ‣ Silento
7:44 ‣ Universala preĝo
9:14 ‣ Preĝo de la Sinjoro
11:05 ‣ Resuma preĝo
11:36 ‣ Elsendo
11:47 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la adventan melodiojn de la psalmo fare de pastro Kazimierz Pasionek (vol. I, mel. O), kiun mi adaptis ankaŭ por la melodio de la aklamo (vol. 2, mel. γ de Dawid Kusz OP),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la vespro de la 1a Dimanĉo de Advento.
La liturgion ornamas „La lasta juĝo” (ĉ. 1585), pentraĵo fare de Jean Cousin la juna (ĉ. 1522–1595).