Liturgiero — Psalmo 96 — Joseph Thirouin
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Responda psalmo 96, laŭ la teksto por la 2a Ordinara Dimanĉo en jaro C el la Roma legaĵaro. La melodio estas la soprana parto de la kvarvoĉa melodio de la psalmo 96 fare de Joseph Thirouin, kiun mi trovis en la franclingva retejo „Psaume du dimanche” (Dimanĉa psalmo).
✠ ✠ ✠
Por spekti la tutan dulingvan Sanktan meson, de kiu venas tiu ĉi registraĵo de la psalmo 96, sekvu la ligilon:
https://www.youtube.com/watch?v=FnaYC-1sOp0
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la retejo „Psaume du dimanche”, kie mi trovis la kvarvoĉan melodion de la responda psalmo fare de Joseph Thirouin.
La renesanca iluminaĵo, atribuata al la t.n. Majstro de la Dresdena Preĝlibro — sennoma iluministo, kiu verkis en Flandrujo en la jaroj 1460–1520 — venas el la manuskripto konata kiel „la Breviero de Izabela” (fino de la 15a jc.). Ĝi prezentas la reĝon Davidon („rex david”) kun harpo enmane, kiu al muzikistoj ludantaj per zimbalono, portativo, rebeko kaj liuto la kanton de la Malnova Testamento („canticũ vetus teſtamẽti”) instruas ludi la novan kanton („canticũ novũ”), montrante per fingro la ĥoron de anĝeloj, kiuj kantas „Gloro al Dio en la altoj” (Gloria in excelsis Deo).