Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Novaj ecoj aperis ĉe Tubaro! 🎉 Vi povas fari kolektojn nun! Legu la anoncon ĉe la blogo.

    ×
  • Kolektu viajn plejŝatatajn filmojn kaj kanalojn kaj kunhavigu ilin kun amikoj! Legu pli.

    ×
  • Legu la novajn klarigojn pri kuketoj 🍪

    ×

La Liturgio de la Vorto — Naskiĝo de la Sinjoro, la Kristnaska tago — 25.12.2021

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Partoprenu la Liturgion de la Vorto de la Kristnaska tago en esperanto! 🤗 Celebru kune la ĝojon de la mistero de la enkarniĝo de Jesuo Kristo, aŭskultante la Vorton de Dio kaj kune kantante la himnojn al Lia gloro.

Dankon pro la kuna preĝado dum la tuta Advento. 🙂 Dio benu! Benatan Kristnaskon al ĉiuj! 🎄

✠ ✠ ✠

Por resti en la glora kaj festa spirito, aŭskultu la registraĵon de „Adeste, fideles” (Ĉeestu, fiduloj), kiel kantis ĝin la Ĥoro de la Siksta Kapelo pasintjare, okaze de la Epifanio de la Sinjoro:

https://www.youtube.com/watch?v=EqNOMDCwGC4

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — Jes 9
0:24 ‣ Krucosigno
0:30 ‣ Saluto
0:36 ‣ Glorohimno
3:15 ‣ Unua legaĵo — Jes 52
4:22 ‣ Psalmo — Psa 98
7:03 ‣ Dua legaĵo — Heb 1
8:35 ‣ Sekvenco
11:40 ‣ Aklamo — Joh 1
12:13 ‣ Evangelio — Joh 1
15:04 ‣ Silento
15:33 ‣ Universala preĝo
17:14 ‣ Preĝo de la Sinjoro
19:06 ‣ Resuma preĝo
19:41 ‣ Beno
20:54 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la entrepreno „GradualeProject”, kie mi trovis la melodion de la Glorohimno el la ambrozia tradicio,
‣ al pastro Albrecht Kronenberger, kiu pasintjare volis esperantigi la propran sekvencon de la dominikana ordeno „Lætabundus” de la 11a jarcento, uzatan por la Soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro dum la meso en la tago, por la Soleno de la Epifanio de la Sinjoro kaj por la Soleno de la Prezentado de la Sinjoro,
‣ al la romkatolika diocezo de Hiroŝimo en Japanujo, kies melodiojn por la responda psalmo kaj la aklamo tradicie kantatajn dum Kristnasko mi uzis,
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la dua vespro de Kristnasko.

Helpe al la kontemplado dum la liturgio servas la pentraĵo „La naskiĝo” (ĉ. 1433–1434), atribuata al Zanobi Strozzi (1412–1468).

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas piro?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?