La Liturgio de la Vorto — 2a Dimanĉo de Advento, jaro C — 5.12.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bonvenon al la dua Liturgio de la Vorto en esperanto dum la ĉijara Advento. Hodiaŭ en la Evangelio ni aŭskultos pri la misio de sankta Johano la Vojpretiganto.
Dankon, ke vi volas preĝi kun ni! Dio benu! 🤗
✠ ✠ ✠
Kiel anoncite, ĉijare ni aŭskultu diversajn komponaĵojn inspiritajn de „Rorate cæli desuper” (Rosu, ĉieloj, de supre). Hodiaŭ mi proponas aŭskulti la francan aranĝon de „Cieux, répandez votre justice”, fare de André Gouzes OP, kantatan de la paroĥa ĥoro de la dominikanoj en Tuluzo:
https://www.youtube.com/watch?v=d20b0k3uFvk
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — kp. Jes 30
0:21 ‣ Krucosigno
0:27 ‣ Saluto
0:32 ‣ Komenca preĝo
0:42 ‣ Unua legaĵo — Bar 5
2:31 ‣ Psalmo — Psa 126
5:02 ‣ Dua legaĵo — Flp 1
6:14 ‣ Aklamo — Luk 3
7:14 ‣ Evangelio — Luk 3
8:48 ‣ Silento
9:17 ‣ Universala preĝo
10:26 ‣ Preĝo de la Sinjoro
12:11 ‣ Resuma preĝo
12:34 ‣ Elsendo
12:45 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la retejo „Psaume du dimanche”, kie mi trovis tiun ĉi melodion de la responda psalmo fare de Joseph Thirouin,
‣ al la Komunumo de Taizé, kies melodion de „Alleluia 17”, komponitan de Jacques Berthier, mi uzis por la aklamo.
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la vespro de la 2a Dimanĉo de Advento.
Por hodiaŭ mi elektis la pentraĵon „Johano la Baptisto en la dezerto” (ĉ. 1495) fare de la Bernaj Diantomajstroj (1479–1510) — grupo de sennomaj gotikaj pentristoj en Svisujo, kiuj uzis la dianton kiel sian identigan simbolon.