Horora malkovro por flughavenistoj
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- 1 Komentoj
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV168 (2010.07.04)
Horora malkovro por flughavenistoj
Kiam ili rimarkis pakon kun misa etikedo, flughavenistojn ŝokis la malkovro de la enhavo: kvindeko da homaj kapoj.
Estis la laboristoj de flugfirmao Southwest Airlines en Little Rock, Arkansaso, Usono, kiuj trovis la mallerte pakitajn ujojn.
Ili raportis sian trovon al polico, kaj la kapoj sendiĝis al loka mortenketisto.
Montriĝis ke la kapojn oni sendis por cerboĥirurgoj, kiuj uzas ilin por studi orelajn, nazajn kaj gorĝajn kuracojn.
La enketisto diris ke la kapoj troviĝis sen detalaj informoj pri la enhavo en plastaj ujoj fermitaj nehermetike per nura glubendo.
La sendaĵo survojis al la mendinto: medicina firmao Medtronic en Fort Worth, Teksaso.
Reprezentanto de la firmao diris ke oni nemalofte ekspedas kapojn por sciencaj esploroj per pasaĝeraj aviadiloj. Kvankam normalis la metodo, ja malnormalis la rezulto.