Lernejoj instruos sociretan prudenton
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV170 (2010.08.16)
Lernejoj instruos sociretan prudenton
Interretaj firmaoj kiaj Facebook kaj Google kritikiĝadas en Germanio. Tie la registaro havas zorgojn pri la uzado de datumoj de uzantoj. Nun unu subŝtato, maltrankvila pri la kvanto da informoj malkaŝataj de junuloj en la reto, planas instrui al studantoj kiel retumi pli diskrete.
Multaj el la du milionoj da Facebook-anoj en Germanio estas junuloj. Multaj senhezite afiŝus fotojn de si kaj siaj amikoj pri nuda banado aŭ festaj diboĉoj. Bedaŭrinde, senĝene dividi personajn infomojn havas riskojn. Ankaŭ dungistoj ja scipovas uzi retajn sociilojn.
Nun la registaro de la federacia landero Nordrejn-Vestfalio rekonas ke junuloj ne ĉiam konscias pri la danĝeroj de malkaŝado de personaj informoj en la interreto. Ĝi planas instrui al studantoj kiel sekure retumi kaj kiel trakti retejojn kiaj Facebook kaj Twitter.
La celo estas komprenigi ke la reto ofertas ne nur pozitivajn ŝancojn, sed ankaŭ havas riskojn. Studantoj komprenu tiujn riskojn por gardi aŭtonomecon en la cifereca medio.
Multaj junuloj ne konscias pri la kvanto da personaj detaloj kiujn ili malkaŝas en la reto. Infanoj devas scii ke eventualaj dungontoj kaj amikoj povas sekvi ciferecaj spurojn, kaj tio povus negative influi iliajn profesiajn kaj privatajn vivojn.
Cetere, junuloj lernos esti kritikemaj kiam ili spektas aktualaĵojn. Multaj simple kredas informojn televidajn aŭ interretajn sen pensi pri ili.