Luciano Pavarotti – 4 – La traduko de la origina teksto – (a) De la 1930-aj jaroj ĝis 1954
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Saluton al ĉiuj, bonvenon en “Il Cuore d’Italia” (La Koro de Italio).
Hodiaŭ mi rakontos al vi la historion de viro, kiu per sia voĉo sciis ensorĉi la tutan mondon. Lia voĉo ne estis nur potenca, ĝi estis ankaŭ varma kaj hela, kapabla emocii eĉ tiujn, kiuj ne konis operon. Li estis simbolo de Italio, de ĝia arto kaj de ĝia pasio.
Sed kiel lia voĉo sukcesis konkeri la tutan mondon? Kaj kial ankoraŭ hodiaŭ lia nomo daŭre alvokas rememorojn, aplaŭdojn kaj larmojn de emocio? Jen la historio de Luciano Pavarotti, la tenoro kiu portis la operon el la teatroj ĝis la placoj kaj la koroj de milionoj da homoj. Historio, kiu parolas al ni ne nur pri muziko, sed ankaŭ pri sonĝoj, oferoj kaj pri Italio, kiu pere de lia voĉo trovis unikan ambasadoron.
Nia rakonto komenciĝas en Modeno, en la koro de la regiono Emilio-Romanjo. En la 1930-aj jaroj ĉi tiu urbo ankoraŭ vivas laŭ malrapida ritmo, kun viglaj placoj, bruaj bazaroj kaj stratoj plenaj je bicikloj. La tagoj komenciĝas frue. La odoro de freŝe bakita pano disvastiĝas el la bakejoj, dum en la laborejoj kaj fabrikoj la laboristoj ekkomencas sian laboron. En tiu etoso naskiĝas la 12-an de oktobro 1935 Luciano Pavarotti.
Luciano kreskas en modesta familio, sed riĉa je amo kaj valoroj. Lia patro, Fernando, estas bakisto; li pasigas la noktojn knedante kaj bakante panon por la kvartalo, sed kiam li havas liberan momenton, li prenas diskon kaj aŭskultas la grandajn tenorojn de la pasinteco. Muziko estas lia sekreta pasio, kiu prilumas la plej lacigajn tagojn. Li ne limigas sin al aŭskultado, li kantas, kantas ariojn per varma voĉo, kaj tiu voĉo fariĝas la unua lernejo de la eta Luciano. Lia patrino, Adele, laboras en cigaredfabriko. Ŝi estas forta kaj decidema virino, kiu per ofero sukcesas subteni la familion. Kune kun Luciano kreskas lia fratino Gabriella, ludkamaradino, kun kiu li dividas kaj la feliĉajn momentojn kaj la ĉiutagajn malfacilaĵojn.
La infanaĝo de Pavarotti estas simpla, sed ne malriĉa je emocioj. La financaj rimedoj estas malmultaj, ofte necesas atente konsideri ĉiun elspezon, tamen hejme neniam mankas varmo. Dimanĉe la familio kunvenas; la patro kantas en la paroĥa ĥoro kaj kunportas ankaŭ la etan Lucianon. Tie, inter la preĝejo-benkoj kaj la voĉoj de la ĥoranoj, la knabo malkovras la potencon de muziko. Ĉiu noto ŝajnas malfermi novan mondon. Ne temas nur pri sono, sed pri emocio, kiu disvastiĝas en la aero.
Luciano estas vigla infano, amas kuri en la kortoj, ludi futbalon sur la stratoj, ridi kun amikoj; sed ĉiufoje kiam li aŭdas kanton, li haltas, aŭskultas silente, kvazaŭ ensorĉite. Lia voĉo, ankoraŭ juna, jam surprizas tiujn, kiuj aŭdas ĝin: klara, natura, kapabla tuŝi la orelon de ĉiu ajn. La patro kuraĝigas lin, invitas lin provi, ne timi. En la paroĥaj ĥoroj Luciano iom post iom lernas regi la spiradon, teni noton, transdoni per la voĉo tion, kion li portas en sia koro.
En la jaroj 40 tamen alvenas ankaŭ malfacilaj tempoj. La milito alportas timon kaj necertecojn, la familioj vivas kun malmulte, ekzistas limigoj kaj ofte la espero ŝajnas vana. Tamen ĝuste en tiuj jaroj la muziko fariĝas rifuĝo. Por Luciano kaj lia familio kanti signifas forgesi dum momento la penojn kaj la timojn. La voĉo fariĝas forto, konsolo, promeso de estonteco. Pavarotti tiel kreskas, kun la piedoj firme plantitaj en la tero de sia hejma regiono, ĉirkaŭita de pano, laboro, ofero kaj precipe kantoj. La muziko ankoraŭ ne estas destino, sed jam estas nedisigebla kunulo. Ĉiu provo en la paroĥejo, ĉiu noto kantata apud la Patro estas silenta paŝo al estonteco, kiun neniu povas imagi. El la radikoj de Modeno la vojo de Luciano komencas preni precizan direkton.
Post la jaroj de infaneco venas la tempo de elektoj. Fine de la lernejo, malgraŭ la pasio pri muziko, Pavarotti ne povas tuj dediĉi sin al la studoj de kantado. La familio bezonas lin, kaj dum kelkaj jaroj li laboras kiel instruisto en elementa lernejo de la urbo. Li ankoraŭ estas tre juna, iom pli ol 20-jara, kaj ŝajnas destinita al simpla vivo, sed interne li plu sentas forte tiun vokon, kiu lin kondukas al la muziko.
Kelkajn jarojn antaŭ ol komenci labori kiel instruisto, en 1954, kiam li havas 19 jarojn, li aliĝas al vira koruso en Modeno kune kun la patro. Estas decida sperto. La grupo partoprenas en internacia konkurso de korusa kantado en la urbo Llangollen en Kimrio (Wales) kaj surprize gajnas la unuan premion. Por Luciano tio estas la konfirmo, ke lia talento ne estas nur revo, sed io reala, kapabla emocie tuŝi ankaŭ ekster Italio.