Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Germanaj nudistoj pli dikas, malaperas

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV183 (2011.07.27)

Germanaj nudistoj pli dikas, malaperas

En Germanio ekzistas movado nomata Liberkorpa Kulturo aŭ FKK. Anoj senvestiĝas ĉe plaĝoj kaj parkoj ekde la fruaj 1900-jaroj. Ili bedaŭras pri tio ke malvarma vento blovas trans Germanio por nudistoj, kies nombroj konstante falas.

Kurt Fischer, prezidanto de la germana FKK-asocio, DFK, diras ke la germana socio ŝanĝiĝas kaj ke ne plu facilas esti naturisto. Estas duonmiliono da registritaj nudistoj en la lando, kaj sep milionoj da germanoj regule sunbaniĝas nude.

Sed la nombroj falas je ĉirkaŭ du procentoj ĉiujare. Fischer diras ke la ĉefa problemo estas malkreskanta loĝantaro.

La nombro da germanoj falis je pli ol 3,2 milionoj dum la lastaj tri jardekoj kvankam la tuta loĝantaro de la lando restas pli-malpli ĉirkaŭ 82 milionoj dank’ al enmigrado, ofte el orienteŭropaj kaj arabaj landoj.

Germanio dependas pli kaj pli je enmigrantoj por stabiligi la ciferojn. Sed multaj venas el landoj kun forta religiemo. Ilin kutime ne interesas FKK.

Germanio estas unu el la malplej naskemaj landoj en la mondo. Oni antaŭvidas ke la 75 milionoj da denaskaj germanoj fariĝos nur 50 milionoj en 2050.

La ŝrumpanta germanaro kaŭzas plej diversajn problemojn, jen pri vendoj de biero kaj tradiciaj manĝaĵoj, jen pri nombroj da lernejanoj. La fieraj tradicioj pri nudeco ne imunas.

Fischer diras ke la tendenco estas nehaltigebla kaj ke pli bonas ŝrumpi kontrolate kaj tenante strukturon kun ĉiuj aĝoj ol provi resti malekvilibra kun plejparte maljunuloj kaj malmultaj junuloj.

Senvesta sunumado havas longan tradicion en Germanio. La movado Liberkorpa Kulturo fondiĝis en la frua 20a jarcento kaj vaste sukcesis senigi nudecon de malpureco kaj embaraso.

Eĉ supermodelo Heidi Klum antaŭnelonge en intervjuo gloris la avantaĝojn de senĉemiza sunbanado kaj priskribis la obstaklojn renkontitajn en aliaj landoj kie oni malinstigas aŭ leĝe malpermesas ĝin.

En Germanio, publika nudeco ĉe plaĝoj kaj lagoj estas plejparte tolerata kaj partoprenantoj ne persekutiĝas leĝe, kvankam kelkaj kortumoj monpunis iujn trovitajn nudaj ĉe publikaj vojetoj aŭ sur bicikloj aŭ ĉevaloj.

Dum jardekoj, nudeco estis populara maniero de sinesprimo por loĝantoj de komunisma Orienta Germanio. Temis pri malgranda peco de libereco por tiuj ĉe la orienta flanko de la fera kurteno. Orientgermanaj plaĝoj ĉe la Balta Maro ĉiam plenis je nuduloj.

Sed tio komencis iom post iom eksmodiĝi en multaj partoj de la oriento post la falo de la Berlina Muro en 1989. Streĉaj situacioj foje okazis kiam plendis okcidentgermanaj turistoj nealkutimiĝintaj al la vasta nudeco.

Ankaŭ kreskanta riĉeco kaj modkonsciemo, aparte en la oriento, minacas la movadon.

Fischer diras ke ni ĉiuj estas egalaj kiam nudaj. Kiam homoj nudas, oni ne povas distingi la profesoron de la rubkolektisto. Iam, li diras, estis pli egaleca sinteno. Nun homoj volas distingi sin, kaj unu maniero paradi estas per luksaj bankostumoj. Ne facilas por nudisto en ĉi tia socio.

Estas aliaj faktoroj kontribuantaj al la velko de la germana tradicio. 70-jara orientgermanino Brigitte observas ke kreskanta mona prospero kondukis al kreskantaj talioj.

“En Orienta Germanio”, ŝi diras, “estis multe pli da homoj kun belaj korpoj. Sed kun pliriĉiĝo multaj dikaĉiĝis kaj ne plu povas montri siajn korpojn publike.”

Brigitte diras ke ŝi sopiras pli kaj pli la epokon en la oriento kiam tutaj plaĝoj kaj tendejoj plenplenis je nudistoj.

Ŝi konfesas ke ŝi nun kovras sin per tuko ĝis kiam ŝi atingas la akvon. “Oni certe vidas malpli da nudaj homoj,” ŝi diras, “sed mi ne opinias ke la movado mortos. Nudi estas tro amuze”, ŝi aldonis.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Ili produktas mielon.

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?