Manĝigadinto de ursoj evitas prizonon
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV184 (2011.08.29)
Manĝigadinto de ursoj evitas prizonon
Virino kiu ŝanĝis sian kamparan nordkalifornian hejmon en banejon kaj kuracejon por sovaĝaj ursoj, ne malliberiĝos post kulpokonfeso.
Post kiam Lynne Gravier submetis sian pledon, la juĝisto decidis prokrastigi la juĝdaton je tri jaroj. Prokuroroj konsentis retiri la akuzon tiam se Gravier kondutos taŭge intertempe kaj ĉesos manĝigi ursojn.
77-jara Gravier, konata kiel “la ursulino”, instalis luksan ripozejon por siaj lanugaj amikoj ĉe sia 16-hektara tereno en Laytonville. Ĝi eĉ ofertis banejon kaj bufedon el arakidbuteraj maizpansandviĉoj, foje inkluzive glukozaminon por kontraŭi artritan doloron de pli maljunaj ursoj.
Aŭtoritatuloj kiuj alvenis responde al plendoj de najbaroj trovis 15 nigrajn ursojn kiuj regule ripozis en la domo kaj sur la verando de Gravier. Ŝi nutradis ankaŭ 18 katojn, tri hundojn, 40 pavojn kaj aliajn sovaĝajn bestojn el sia domo, kiu troviĝis malpurega. Oficistoj de la kalifornia fako pri fiŝoj kaj ĉasbestoj nomis ĉi tion la plej malbona ekzemplo de ursmanĝigado kiun ili iam ajn renkontis.
Subtenantoj de Gravier protestis ŝian persekutiĝon, kaj defendas ŝin kiel bestamanton. Sed najbaroj plendis ke ŝi allogis ursojn kiuj teroras la komunumon. Ili enrompas en domojn, disrabas en nutraĵŝirmejoj kaj ĉasas brutojn.
La distrikta prokuroro diris ke li ne volas kritiki ŝin, sed necesas komprenigi al ŝi ke manĝigi ursojn estas danĝere kaj kaŭzas problemojn por najbaroj.
Gravier ne rajtas reiri al sia domo en Laytonville, kiu nun estas fermita kaj rekonstruenda.
Ŝi diris ke la fina rezulto estas al ŝi pozitiva kaj ke ŝi ĝojas ke la afero finiĝis.