Paralimpikisto celas olimpikan gloron
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV187 (2011.12.24)
Paralimpikisto celas olimpikan gloron
Monique van der Vorst, gajninto de paralimpika arĝenta medalo, mirakle fariĝis senhandikapa olimpika kandidato post kiam kraŝo renversis ŝian paralizon.
Paralizita ĝis la kokso ekde kiam ŝi aĝis 13 jarojn, la 27-jara manbiciklisto en ŝia rulseĝo koliziis kun biciklo dum pasintjara trejnado por la Paralimpikoj de 2012 en Londono. Nun ŝi ĵus aliĝis al la profesia virina bicikla teamo de Rabobank por partopreni kiel pintranga nehandikapita atleto.
Resaniĝante post sia traŭmo, van der Vorst eksentis zumon en siaj piedoj kaj eĉ povis ekmovi ilin denove. Ekde tiam, ŝi pasigis monatojn en malsanulejo kaj rehabilitejo por klopodi repovi uzi siajn krurojn.
Ŝi sentis sin kiel infano kiu lernas piediri kiam ŝi faris siajn unuajn paŝojn en julio. Memorante kiel bonege kaj surprize estis stari antaŭ spegulo, ŝi diris ke ŝi volis salti pro ĝojo.
Kuracistoj ne povas klarigi ŝian mirigan rekapabliĝon. Iuj kredas ke la traŭmo de ŝia lasta akcidento eble ŝokis ŝian korpon reen en funkcion.
Sed la realo de ŝia nove trovita ĝojo ankaŭ signifas tujan finon por sukcesa kariero.
Ŝi diris ke kvankam povi uzi la krurojn plej bonas en la vivo, ŝi tuj bedaŭris la mankon de la sporto, de la homoj, kaj de la defioj.
Rehabilitado kaj fizikoterapio kun atleta fokuso plifortigis van der Vorst, kaj tuj kiam ŝi residis sur biciklo, ŝi ekvolis reprovi ĝin.
“La spirito estas en mia korpo,” ŝi diris.
Malgraŭ preskaŭa kraŝo la unuan fojon kiam ŝi zorge grimpis sur normalan konkursan biciklon, van der Vorst reprenis la biciklon kaj daŭrigis por fini doloran kaj malrapidan 30-kilometran trejnvojon. Post tio ŝi rigardas nur antaŭen.
Kvankam ŝi ne estas je la sama nivelo kiel la aliaj virinoj de la bicikla teamo Rabobank, la potenco de ŝia volo grandegas, kaj la teamo fidas ke van der Vorst rapide atingos la necesan nivelon.
Konsiderante ke van der Vorst gajnis du arĝentajn medalojn ĉe la paralimpikoj de Pekino en 2008, elektiĝis nederlanda handikapita atleto de la jaro en 2009, kaj fariĝis la unua manbiciklisto kiu gajnis la mondan ĉampionecon Ironman en Havajo en 2009, ŝia celo bicikli en la olimpikoj de Rio de Ĵanejro en 2016 ne ŝajnas malrealeca.