Du dinosaŭroj (rusa infana kanto en Esperanto)
Muzikumejo publikigis antaŭ 8 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 18 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Du dinosaŭroj” estas ne tre fama sed amuza rusa kanteto. Originala teksto estas verkita de Sergej Sokolov.
Jen la esperanta teksto:
Tra dezerto ege arda,
De la suno bruligata
Malrapide iris granda dinosaŭr’.
Top, top.
Kaj apude tre penante,
Ŝvite, lace paŝetante,
Lin postiris tre malgranda dinosaŭr’
Tip tip tip tip
Sed la grandan dinosaŭron tedis kontinuaj etaj paŝetoj de la malgranda dinosaŭro.
Kaj li diris:
Ne paŝetu, aŭ mi reversos vin kvazaŭ ŝtrumpeton!
Kaj jen kio rezultis…
Tra dezerto ege arda,
De la suno bruligata
Malrapide iris granda dinosaŭr’.
Top, top.
Kaj apude tre penante,
Ŝvite, lace paŝetante,
Lin postiris tre malgranda dinosaŭr’.
Tip tip tip tip.
Nun la grandan dinosaŭron tute tedis kontinuaj etaj paŝetoj de la malgranda dinosaŭro.
Kaj li reversis la dinosaŭreton.
Kaj jen kio rezultis…
Tra dezerto ege arda,
De la suno bruligata
Malrapide iris granda dinosaŭr’.
Top, top.
Kaj apude tre penante,
Ŝvite, lace paŝetante,
Lin postiris tre malgranda dinosaŭr’
Pit pit pit pit.