Lulkanto de Ursino (rusa infana kanto en esperanto)
Muzikumejo publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 36 Spektoj
- Komentu!
- 5
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La originala kanto “Lulkanto de Ursino” (“Колыбельная медведицы”) estas la parto de fama rusa animacia filmo “Umka” (“Умка”), farita en 1969.
La subtekstoj en la naciaj lingvoj estas tradukoj de la esperanta teksto, por helpi komencantojn. Bonvolu helpi aldonante subtekstojn en aliaj lingvoj.
Jen la esperanta teksto:
Neĝon kulerante
Nokto venas granda
Tra severa griza nebul’.
Dormas jam najbaroj –
Blankaj ursoj maraj,
Dormu ankaŭ vi, etul’.
Sur glacia plato
Kvazaŭ sur fregato
Longas nia vojo en mar’.
Kaj al ŝipaj kursoj
Blankaj stelaj ursoj
Lumas el ĉiela klar’.
Kaj la originala rusa teksto:
Ложкой снег мешая,
Ночь идет большая,
Что же ты, глупышка, не спишь?
Спят твои соседи –
Белые медведи,
Спи скорей и ты, малыш.
Мы плывем на льдине,
Как на бригантине,
По седым, суровым морям.
И всю ночь соседи –
Звездные медведи
Светят дальним кораблям.
Ĝuu!