“Ach, ich hab’ sie ja nur” en Esperanto (Kisis mi simple nur)
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Verkanto: K. Millöcker
Originala kanto: Ach, ich hab’ sie ja nur
Traduko: Joachim Giessnerk
Kantisto: M. Smyĉka.
Albumo: Famaj kantoj por belaj horoj
Jaro:1995
Aĉetebla ĉe http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4891
Ĉu mi estu galantulo kontraŭ ĉiu bela in’?
Hipokrita flatemulo nur lakee montru min?
Bonkonata en Polio kaj Saksio estas mi,
ĉiu eĉ en Podolio nomas min herogeni’.
Kiu ĉe Vistul’ kaj Pruto, ĉe la Elbo venkis nur,
kaj ĉe Grodno, Baŭcen*
estis por la malamik’ terur’?
Ha… la heroon ne venkitan en milit’ kaj batal’
in’ kuraĝis frape bati, jam l’ide’ estas skandal’.
La memor’ longe min turmentos pro la vangofrapa insulto.
Sed ŝi tre baldaŭ l’aferon pentos, venĝo la rezulto.
Ĉu mi hontigis ŝin, humiligis ŝin, ke ŝi tiel punis min?
Ha… kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin,
kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin.
Jen mi sentis en vizaĝ’ frapon ventumilan tre.
Multon jam travivis mi,
tamen tion, tion ne, tamen tion, tion ne!
Multon jam travivis mi, tamen tion ne, tion ne, tion ne!
Tiu trofiera damo ofendiĝis pro la kis’,
kiu estis ja reklamo, flat’ por ŝi sen kompromis’.
Post insult’ mi ĉiam venĝis tuj per sango kaj kruel’,
brakojn, gambojn mi fortranĉis dudek fojojn en duel’.
Freneziĝas mi kolere, pensas pri satisfakci’,
ĵuras mi – kaj tre sincere – ŝian punon havos ŝi.
Ha, tia honto kaj doloro, tamen ridis ja mi.
Furiozis mia koro pro la sorta ironi’.
Plende do mi grimacojn faris, ŝiris min la honta mizer’,
amuziĝis ŝajne, kvankam amaris, ardis la sufer’.
Kaj kial do la kverel? Nura bagatel’ estis, kion faris mi.
Ha… kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin.
Ridindigis min la dam’, ĉiu scias ĝin, ho ve!
Multon jam travivis mi,
tamen tion, tion ne, tamen tion, tion ne!
Multon jam travivis mi, tamen tion ne, tion ne, tion ne!