Jomo – Suno sunu – Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 12 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Suno sunu” estas infana kanto, kiu, kune kun la 13 aliaj kantoj de la disko “Jomo friponas!”, akireblas nur ĉe:
http://www.vinilkosmo-mp3.com
Ja la tuta disko-stoko detruiĝis ĉe la incendio okazinta en la Eldonejo VINILKOSMO.
La plaĉa filmado, kun la kvinjaraj infanoj kiel protagonistoj, okazis en la lernejo “Fuente de la Salud” de Santander (Hispanio), danke al la sindona kunlaboro de la instruistino Mariluz Mora.
Jen la kanto-teksto:
Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj amu bestojn
estu ĝojaj, faru festojn.
La infanoj ŝirmu teron,
ĉiam diru nur la veron.
Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj faru rondon
kaj ekkonu tutan mondon.
La infanoj laŭte kantu,
novajn arbojn ĉie plantu.
Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj amu bestojn
estu ĝojaj, faru festojn.
La infanoj ŝirmu teron,
ĉiam diru nur la veron.
Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj faru rondon
kaj ekkonu tutan mondon.
La infanoj laŭte kantu,
novajn arbojn ĉie plantu.
La infanoj faru rondon
kaj ekkonu tutan mondon.
La infanoj laŭte kantu,
ne militu, esperantu.