Mi ne volas ellitiĝi! – kanto bazita sur poemo de Bertram Potts (AI)
Bitoj kaj Dopamino publikigis antaŭ 11 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kreita per Suno AI (V3), Dall-E 3 kaj GIMP
https://suno.com/song/07b1606a-daeb-45b7-aed1-bdfd3abfabaf
La teksto venas el poemo de Bertram Potts (1895 – 1994):
Varme kuŝas mi enlite
kaj aŭskultas al la vento,
kiu hurlas intermite
kun protesto kaj turmento.
Ĉirkaŭ min mi strikte premas
la littukojn kun plezuro
dum la ŝtormo forte ĝemas
kaj mi reĝas en sekuro.
Kial mi ne volas movi
min el lito en mateno?
Kial mi ne povas trovi
forton por malgranda peno?
Ĉu mi estas nenormala,
sola en la tuta mondo
kun malsano speciala –
kiel pigra vagabondo?
Mi en bulon min kuntiras
sub la tukoj en komforto;
longe dormi mi deziras –
tio estas bona sorto!
Kiel lukse, kiel bele –
resti en la varmo lita,
kapti ekstran tempon ŝtele
kun vestiĝo prokrastita!
“Ellitiĝu!” panjo plendas.
“Tempo flugas, do, rapidu!
Matenmanĝo vin atendas!
Mi forprenos ĝin! Decidu!”
“Mi promesas, panjo, esti
preta veni sen hezito –
se vi lasos min pluresti
kvin minutojn en la lito!”
Ĝenas min, tre bedaŭrinde,
ellitiĝi, por min vesti!
Kiel bone estas vinde
gajni tempon, plue nesti!
Kiam venas la vespero
(iom honte mi parolas)
stranga estas la afero –
Enlitiĝi mi ne volas!