Pauline Borghese – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En 1793, kiam Korsiko falis en la manojn de la angloj kaj kiam ŝia patro jam estis mortinta, ŝia familio fuĝis al Francio.
Ŝi estis nur 13-jaraĝa, sed rapide estis svatita, unue de oficiro Junot, adjutanto de Napoleono (kiu tiam estis artileria kapitano kaj kiu ne ŝatis tiun svatadon) kaj poste de Fréron (eksmembro de la Nacia Konvencio), al kiu Napoleono planis geedzigi ŝin. Ekzistas ampleksa korespondado inter la du geamantoj. Tamen, sciinte ke Fréron antaŭe estis promesinta geedziĝon al alia virino, Napoleono finigis la rilaton kaj venigis Pauline al la kastelo de Mombello, proksime de Milano (Italio), kie li jam regis kiel prokonsulo.
Li francigis ŝian nomon al “Pauline”, kaj en 1797 edzinigis ŝin al Charles Victoire Emmanuel Leclerc, unu el la plej bonaj generaloj de la franca Respubliko. La geedziĝo estis festata en Milano la 14-an de junio 1797. La sekvan jaron, en aprilo, ili ekhavas filon nomitan Dermide Louis Napoléon. Napoleono, kiel baptopatro, elektis la nomon “Dermide”.
En decembro 1801 Pauline akompanis sian edzon al Sankta Domingo (nuntempe Haitio), kiam li komandis la ekspedicion destinatan por subpremi ribelon gviditan de Toussaint Louverture.
Malgraŭ la pozicio de ŝia frato kaj pro la oftaj forestoj de ŝia edzo en kampanjoj [dufoje mi eraris, dirante “sia” anstataŭ “ŝia”], Pauline havis multajn am-aventurojn en Sankta Domingo, kun soldatoj kaj oficiroj. Napoleono, aŭdinte, ke la generalo Humbert (unu el la ĉefoj de la ekspedicio de Sankta Domingo) havis amrilaton kun Pauline, ordonis lian revenon al Francio kaj forprenis de li ĉiujn titolojn.
Malfidela edzino, Pauline aliflanke zorgis kun kuraĝo pri sia edzo, kiam li kontraktis flavan febron. Li mortis la 1-an de novembro 1802. Malgraŭ ŝia malfideleco, ŝia malespero estis spektakla: ŝi tondis siajn harojn kaj metis ilin en lian ĉerkon. Poste ŝi rehejmigis al Francio lian korpon por enterigi ĝin en la parko de ilia kastelo en Montgobert (90 km for de Parizo).
Pauline estante vidvino, Napoleono kaj lia pli aĝa frato Joseph (Jozefo) serĉis novan edzon por ŝi, edzon kiu estu riĉa kaj influhava. Ili elektis la roman princon Camillo Filippo Ludovico Borghese, kiu posedis plurajn grandajn palacojn, vastajn bienojn kaj belan pension. Ankaŭ li havas intereson ligiĝi al la familio de Napoleono, tiam plej la grava generalo kaj Unua Konsulo de Francio.
La religia geedziĝo okazis en aŭgusto 1803, kaj la geedzoj komencis loĝi en Palaco Borghese. Napoleono volis, ke lia fratino agu kvazaŭ ambasadorino kaj donis al ŝi ordonojn kaj konsilojn pri kiel konduti por reprezenti la familion Bonaparto.
Post la geedziĝo, Napoleono aĉetis – kontraŭ la volo de la princo – multajn objektojn de la artkolekto de ties familio (statuojn, bareliefojn, bustojn kaj aliajn artaĵojn) kaj destinis ilin al la muzeo Luvro.