Pauline Borghese – 1
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
En tiu ĉi kanalo mi jam menciis plurfoje la francan televidkanalon TV5Monde, en kiu mi ŝatas specife ĝiajn bonegajn dokumentfilmojn, aparte tiujn de la serioj “Échappées Belles” [Belaj Eskapadoj] (pri belaj urboj kaj regionoj) kaj “Secrets d’Histoire” [Sekretoj de la Historio] (pri famaj homoj kaj okazaĵoj, plejfoje francaj). Multaj el ili ekzistas nun en Jutubo.
Antaŭnelonge mi spektis dokumentfilmon titolitan “Pauline Borghese, la diva de l’Empire [stelulino de la Imperio]”.
La filmo montras la vivon de tiu virino (kaj ankaŭ la eksterordinaran muzeon “Galleria Borghese” kaj aliajn belegajn konstruaĵojn).
Pri Pauline Borghese ekzistas artikoloj en Vikipedio, sed (nun, en marto de 2025) ne en Esperanto.
Pro tio mi faros ĉi tie resumon, kiun mi mem eble publikigos en Vikipedio.
Pauline Borghese estis konsiderata belega. Iuj konsideris ŝin kiel la plej belan virinon en Eŭropo. Belegaj virinoj ekzistis kaj ekzistas multaj. Kial la franca televidkanalo faris dokumentfilmon pri ŝi, kaj kial estas artikolo pri ŝi en pluraj versioj de Vikipedio?
Nu, ŝi estis ne nur unu el la fratinoj de Napoleono Bonaparto, sed lia preferita, kaj li multe zorgis pri ŝi. La gefrata amo estis reciproka, tiel ke la du restis kune laŭeble ofte kaj unu apogis la alian.
Ambaŭ naskiĝis en Ajaccio, okcidenta marborda urbo sur la insulo Korsiko, insulo kiu apartenis dum pluraj jarcentoj al la Respubliko Ĝenovo; do la loĝantoj parolis – kiel ankaŭ la familio de Napoleono kaj Pauline – la korsikan dialekton de la itala.
Li, Napoleono, naskiĝis en 1769 (unu jaron post kiam Ĝenovo estis cedinta la administracion de Korsiko al Francio) kaj estis baptita Napoleone Buonaparte; ŝi, baptita Maria-Paoletta – aŭ Maria Paola – Buonaparte, naskiĝis en 1780 en la domo de la familio samkiel li.
En kelkaj versioj de Vikipedio ŝi estas nomita “Paulina Bonaparte”, sed mi konservas la nomon “Pauline Borghese” pro kialoj, kiujn mi mencios poste.
Iliaj gepatroj (kiuj geedziĝis 18- kaj 13-jaraĝaj) havis entute 14 geinfanojn, el kiuj ok postvivis la infanaĝon. La patro, kiu estis luktinta por la sendependeco de Korsiko kaj kiu iĝis amiko de Francio, mortis nur 38-jaraĝa en 1785. Antaŭe, en 1778, kiam li estis ricevita en Versajlo de reĝo Ludoviko la 16-a, li kunportis siajn du plej maljunajn filojn, Jozefo kaj Napoleono, al Francio, kie Napoleono vizitados la Militaran Lernejon kaj poste, ekde 1789, partoprenis en la Franca Revolucio.