Pauline Borghese – 4
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Komence Pauline ŝategis sian vivon en Romo, kie ŝi estis akceptita de sia bofamilio kun bonkoreco kaj eĉ ricevita bonvole de papo Pio la 7-a. Tre delikata kaj ĉarma, vestita laŭ la franca modo, ŝi altiris la atenton kaj kuriozecon de la alta socio. Ŝi ankaŭ ŝatis pasi iun tempon en kelkaj de la luksegaj palacoj de la familio Borghese, inter kiuj ŝi preferis la grandegan kaj belan vilaon – fakte palacon – Mondragone (20 km for de Romo), en kiu estis loĝintaj papoj Klemento la 8-a kaj Paŭlo la 5-a.
Tamen inter Pauline kaj Camillo ne vere ekzistis amo, kaj ilia geedza vivo ne estis bona. Ŝi ŝatis festojn, ŝatis amuziĝi en la socio, dum li estis diskreta kaj ŝatis resti hejme. Koncerne al seksaj rilatoj, li ne sukcesis kontentigi ŝin, tiel ke ŝi eĉ nomis lin “mia eŭnuko” kaj serĉis rilatojn kun aliaj viroj.
Ŝi ricevis multajn galantaĵojn, inkluzive de biletoj, kio furiozigis [ne “furiozis”, kiel mi diris] ŝian edzon, kaj la du plurfoje kverelis inter si, kriante tiom laŭte, ke ĉiuj en la palaco aŭdis ilin.
Ne nur pro tio, sed ankaŭ ĉar Pauline rapide enuiĝis en la severmora Romo, kie ŝia libera konduto ŝokis la tradician katolikan socion, ŝi volis reiri al Francio.
Tamen, kiam Camillo plendis al Napoleono pri ŝia konduto, ŝia frato ordonis, ke ŝi restu en Italio, kondutu neriproĉinde, faru pacon kun sia edzo kaj vivu harmonie kun li. Tion ŝi provis fari dum kelke da tempo. Kune ili vojaĝis kelkfoje tra Italio.
En julio 1804, kiam estis varmege en Romo, ili iris – laŭ peto de Camillo sen ŝia filo Dermide – al la urbo Luko (Lucca), speco de banurbo. Tie ili eksciis, ke hejme ŝia filo estis mortinta la 14-an de aŭgusto, verŝajne pro malario. Ŝi preskaŭ freneziĝis pro tristeco, kulpis sian edzon pro tio, ke ili ne povis helpi ŝian filon hejme kaj finfine revenis al Francio, kie ŝi entombigis sian filon en la família palaco Montgobert.
Tri monatojn poste, ankoraŭ funebranta, ŝi ĉeestis la 2-an de decembro en Notre-Dame de Parizo, en ĉeesto de papo Pio la 7-a, la kronadon de sia frato, kiu fariĝis imperiestro Napoleono la 1-a. Kiel princino Borghese kaj nun imperiestra princino, ŝi devis porti, kune kun siaj fratinoj, la pezan trenon de la edzino de Napoleono, Joséphine, nova imperiestrino.
En 1805 ŝi reiris al Romo, kie ŝia edzo mendis statuon ŝian ĉe la fama skulptisto Canova. Kiam ŝi komencis pozi por la skulptisto, ŝi estis dudekkvinjara kaj ĉe la kulmino de sia socia brilo, ankaŭ dank’ al la titolo “Imperiestra Moŝto”, kiun ŝi akiris en la antaŭa jaro.
Oni rakontas, ke Canova sugestis al Pauline esti reprezentata kiel la diino Diano, la virga ĉasistino, sed Pauline ekridegis, dirante ke, se oni portretus ŝin kiel virgulino, neniu iam kredus tion. Fakte, kiel ni jam vidis, ŝi havis multajn amantojn. Kelkaj opiniis ŝin nimfomania. Ŝi havis reputacion de facila promiskueco, en Francio kaj en Italio, kaj eble ŝi ĝuis sian provokon pozi nuda en la katolika Romo. Cetere la pentristo Lorenzo Valles pentris la scenon de ŝia pozado por la skulptisto.
Estu kiel ajn, Canova senmortigis la belecon de Pauline Borghese en novklasika statuo el blanka marmoro, kuŝanta sur divano, simple vestita per ŝtofo kovranta ŝiajn krurojn. Tiu statuo, nomita Venus Victrix (Venuso Venka) aŭ “Venuso Borghese”, troviĝas en la menciita Galerio Borghese, pli ekzakte meze de la ĉambro 1 de la teretaĝo.