Pauline Borghese – 3
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Interludo: Pri la familio Borghese kaj la Galerio Borghese
Borghese estas la nomo de roma nobela dinastio de princa rango, kiu apartenas kaj al la papa nobelaro kaj al la eŭropa alta nobelaro kaj daŭre ekzistas ĝis hodiaŭ.
La familio devenas origine de la patriciaro de Sieno (Siena, 80 km sude de Florenco, 240 km for de Romo), kie ĝi estas dokumentita ekde 1238.
La plej altan oficon atingis Camillo Borghese, kiu fariĝis kardinalo en 1596 kaj en 1605 estis elektita papo. Kiel Paŭlo la 5-a, li oficis ĝis sia morto en 1621. Per la tiutempe ofta nepotismo ĉe la Sankta Seĝo, Paŭlo la 5-a havigis al sia familio altajn postenojn kaj konsiderindan riĉaĵon. La filo de la fratino de Paŭlo la 5-a, la posta influa kardinalo Scipione Caffarelli Borghese, estis adoptita de li kaj ricevis multajn tre enspezajn oficojn. Poste pliaj membroj de la familio iĝis kardinaloj, kaj ĝi atingis denove politikan signifon kun Camillo Filippo Ludovico Borghese, princo de Sulmona kaj Rossano, la edzo de Pauline. Li okupis altajn politikajn kaj militajn postenojn.
Fine de la 16-a jarcento la familio Borghese estis akirinta terenon norde de Romo, por iom post iom krei enorman parkon. La posedaĵo estis pligrandigita per serio da aĉetoj kaj akiroj fare de kardinalo Scipione Borghese, kun la intenco starigi tie “villo de plezuroj” kaj la plej vastan ĝardenon konstruitan en Romo ekde la antikveco.
En la parko, nomita “Villa Borghese”, oni konstruis inter 1607 kaj 1620 grandan vilaon (tiam nomitan “Casino”, t.e. pavilono). Jam antaŭ la fino de la konstruado, en 1613, pluraj artaĵoj kolektitaj de kardinalo Scipione Borghese estis translokitaj el la urba palaco (Palazzo Borghese) al la konstruaĵo en la parko.
La arkitektura stilo de tiu grandega pavilono inspiriĝas de “Villa Medici” kaj de “Villa della Farnesina”, kun portiko kiu malfermiĝas al la ĝardenoj. Ĝi estis poste ornamita en la stilo de la 16-a jarcento. La tuta fasado estis riĉigita per 144 bareliefoj kaj 70 bustoj. La multaj fenestroj kaj la distribuo de la ĉambroj estis desegnitaj por favori bonan vidon de la artaĵoj.
En 1891, ĉiuj pentraĵoj konservitaj en la dek du salonoj de la galerio de “Palazzo Borghese” estis translokitaj al la ĉefa etaĝo de la pavilono en la parko Villa Borghese.
Sekve de la akiro fare de la itala Ŝtato, la konstruaĵo estis transformita en muzeon en 1902 kaj nun nomiĝas “Galleria Borghese”. Estas tiu belega galerio kaj ĝiaj multegaj artaĵoj kiuj estis detale montritaj en la dokumentfilmo pri Pauline Borghese. Cetere la parko estis signife vastigita de ŝia edzo per terenaj aĉetoj kaj transformita en la stilon de angla pejzaĝĝardeno.