Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pauline Borghese – 5

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ne nur pro la problemoj en ilia geedza vivo, sed ankaŭ pro tio, ke, estante nun imperiestra princino, ŝi perdis tutan intereson por sia edzo kaj petis al Napoleono formovi lin. La imperiestro faris tion, sendante lin al batalkampoj. Ŝi profitis por vojaĝi en suda Francio kaj en Italio, kaj havis plurajn amantojn.

En 1810 ŝi renkontis en Parizo belan dudekkvar-jaran baronon, al kiu ŝi freneze enamoriĝis. Unu nokton ŝi petis al li vesti mantelon el zibela pelto (kiun Napoleono estis ricevinta de la rusa caro kaj kiu li estis doninta al ŝi), kaj poste senvestiĝi ĝis nudeco. Napoleono eksciis kaj malŝategis tion kaj sendis la baronon unue al Hispanio kaj poste al Rusio, kie la juna barono mortis. Pauline, kiu vere amis lin, suferis multe kaj iĝis malgaja kaj iomete malsaniĝis.

Por ŝi la solvo estis havi pliajn amantojn, kiuj tamen kontentigis ŝin nek fizike nek emocie. Fakuloj pensis, ke ŝi suferis pri nimfomanio aŭ histerio. Ŝi kondutis strange, ekzemple trinkante multe da lakto kaj eĉ banante sin en lakto de azenino. Sed tio ne helpis.

Ŝi pasis ankaŭ kelkan tempon en francaj banurboj. En unu de tiuj ŝi renkontis alian viron (Auguste de Forbain), al kiu ŝi enamoriĝis kaj kun kiu ŝi vivis kelkan tempon – pli diskrete, malpli ekstravagante – en bela granda vilao en suda Francio. Sed poste ŝi havis ankoraŭ pliajn amantojn.

Antaŭ ol daŭrigi la historion de ŝia vivo, mi montras tri pliajn portretojn. Supozeble vi trovas, ke sur ili ŝi ne estas tiel bela kiel ŝi estis konsiderata de siaj samtempuloj nek kiel la aktorino en la menciita dokumentfilmo. La pentristo de la lasta (dekstre, sube) estis Robert Lefèvre, de kiu Napoleono plej aprezis la similecon de liaj portretoj. Do verŝajne Pauline Borghese fakte similis al la portretita virino. Cetere ŝia vizaĝo sur la du aliaj portretoj (faritaj de aliaj portretistoj) estas tre similaj.

Ŝia vivo tute ŝanĝiĝis, kiam ŝia frato perdis batalojn kontraŭ alianco de aliaj landoj, estis devigita – per la traktado de Fontainebleau – abdiki (tamen konservante la titulon “Imperiestro”) kaj translokiĝis – sen sia edzino – en aprilo 1814 al la insulo Elbo (nur 224 kvadratkilometrojn granda – aŭ malgranda), kiun la venkintoj donis al li kiel princujo.

La rilato inter Pauline kaj Napoleono estis markita de profunda ligiteco, fideleco kaj bonvolemo, male al la aliaj fratoj kaj fratinoj de Napoleono. Estante lia plej granda admirantino, ŝi ĉiam restis fidela al li.

Ŝi estis la sola – kun la patrino – el la familio Bonaparto, kiu vizitis lin dum lia ekzilo sur la insulo Elbo en 1815. Tie ŝi uzis siajn proprajn financojn por plibonigi la vivkondiĉojn de Napoleono. Ŝi eĉ disponigis siajn diamantojn por li. Ili loĝis en kompare simpla vilao (Villa dei Mulini). Por gajigi sian fraton, ŝi organizis festojn kaj eĉ trovis amantinojn por li. Inter ili ekzistis tiel granda gefrata amo, ke iuj malamikoj diris, ke ili havis seksajn rilatojn.

Poste, kiam, post la batalo de Waterloo, li estis kondamnita al ekzilo sur la brita insuleto Sankta Heleno, ŝi provis – sensukcese – rehejmigi lin, pro kio ŝi estis molestita de la polico. Li mortis sur la insulo en 1821.

En siaj lastaj jaroj, Pauline reproksimiĝis al sia edzo, princo Camillo Borghese, kaj, instigita de papo Leono la 12-a, vivis kun li en Florenco.
Ŝia sano malboniĝis, kaj ŝi mortis pro hepata kancero en Florenco en junio 1825, en la aĝo de 44 jaroj, sen posteuloj. Ŝi estis unue enterigita en la baziliko Santa Croce (Sankta Kruco) en Florenco, poste en la kapelo da la familio Borghese en la grandega kaj belega baziliko Santa Maria Maggiore (Sankta Maria la Granda) en Romo.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi loĝas en …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?