Suso Moinhos – Muta

Suso Moinhos publikigis antaŭ 4 jaroj

02:02 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

MUTA

La super-8aj filmoj
min redonas muta.
Silenta kiel intertajdaj flakoj
kun aktinioj florantaj en la nuboj.
Prevente muta.
Dekjara spertulo pri fonetiko
mezuranta konstante la konsonantojn,
la vokalan longon,
la gorĝostreĉon, la dentangoron,
la langobrulon.
Provanta okdek fojojn antaŭ spegulo
la frazon perfektan,
la modelan artikulacion
min ebligontan transpasi la landlimon
sen la suspekto de la sutur-gardistoj.
Mi ne konjektis ke mi devos ion cedi
por rehavi la voĉon.
Kaj ankoraŭ ne scias, al kiu mi fordonis la krurojn.

Poemo el “Laminarioj” (aŭtoro: Suso Moinhos; eldonejo: Espero, 2016).

Filmo produktita de Suso Moinhos en Vigo, 2017. Laŭtlegis: Suso Moinhos.
Muziko de SaReGaMa: Oriental Flute, el Facing East (ĉe Jamendo).

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

maroakvofervojoleono