Miguel Fernández – Mia nepeto Víctor Suso Moinhos publikigis antaŭ 6 monatoj 02:47 esperanta 1 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Miguel Fernández deklamas sian poemon Mia nepeto Víctor (el Rev-ene, Eldona Fako Kooperativa de SAT, Parizo, 2018). Zamenhof-tago, kooperativo UNICEPE, Oporto, Portugalio, 15.12.2019. MIA NEPETO VÍCTOR La 31an de decembro 2017, en lia 4-jariĝo Plej aminda buŝeto anhela kiel sonĝo, eksunis vi ĝojdona, malkvieta, kiam jam la ĉielon miavivan prilumis la komenco de la lasta lun-arko. Kaj mia mondo re sin inaŭguris ĉe via plor’ unua aŭ vivkrio. (Ho, vivkrioj ŝprucantaj post ol du buŝoj aŭ pasioj sinkas unu al la alia gravitforte, neprege, plezurpleje!) Lum-vatita korpeto, mi ĉiam vin imagis duone tero kaj duone kisoj. Tute prave! Ili – feliĉe! – tempopase naskis kultivindajn ribelon kaj teneron. Korpeto el hidrargo en konstanta moviĝo neebla por regato de la lasta lun-arko. Neebla ĉe duopaj longaj kvarpiedumoj sekvataj de subitaj stariĝoj, kuroj, saltoj… Avĉjaj ostoj preferas la fabelojn… Ŝvita korpeto sur krurparo sidas kun la okuloj larĝe malfermitaj kaj la penso fluganta en mirlandojn, kiujn la voĉo de la avo pentras. Alabastraj manetoj karesas miajn vangojn, ekfrapas klavojn de ludil-piano, pinĉas kordojn de blua ukulelo – plezure, ritme, ofte –, aplaŭdas en partero, entuziasme, en la momento ĝusta, kune kun la publiko, post kiam mi oper-arion kantas… Scintilaj okuletoj kaj okuloj! Víctor ŝatas fabelojn kaj muzikon! Ho, nepo miakora, enkarniĝinta sonĝo ema al belo, ribelo kaj tenero, ema do iĝi ido de libero! Montri pli...