Miguel Fernández – Memore al Fabienne Berthelot

Suso Moinhos publikigis antaŭ 4 monatoj

02:17 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Miguel Fernández deklamas sian poemon Memore al Fabienne Berthelot (el Rev-ene, Eldona Fako Kooperativa de SAT, Parizo, 2018). Zamenhof-tago, kooperativo UNICEPE, Oporto, Portugalio, 15.12.2019.

MEMORE AL FABIENNE BERTHELOT

Al István Ertl

Ni devintus Lisbone renkontiĝi,
kiam la verdo de l’ rivero Taĵo
iĝos spegulo de tutmonda eĥo.

Mi volis al vi kanti Nessun dorma
kaj Ne me quitte pas ĉe riverbordo,
la kantoparon, kiun vi plej amis.

Sed tio ne plu eblos.
Iu sciigis min, ke vi forpasis,
ho fratin’ per la piko de la murdema kankro.
Kaj ambaŭ kantoj iĝis ĉe mia gorĝo ploroj,
kaj Lisbon’ per-faduas de nun vian foreston.

Estul’ amata mortas,
kaj la tuta naturo renversiĝas.
Vanas la teron mini vorto-trove.
Ne elfoseblas vortoj en la kosmo
kapablaj meti buŝumon ĉi-doloren.
Sed ĉiuj vortoj – vi pravas, István – sencas,
ĉar ili helpas la morton supervenki.
Tial mi pripoemas mian ploron.

Kaj ricevas la lumon de via rido pura,
dum vi transvivas vin per viaj amoj.
La memoro pri vi ŝprucigas vivon.
Per ĝi la papavetoj papilias
kaj la kometoj revas iĝi sunoj.
Kaj la taktoj de l’ karaj Nessun dorma
kaj Ne me quitte pas iĝas animo,
kiu sorigas nin en la eternon.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

komputilotomatojnstrangaretejo