Al la senmembra satiruso kaptita en la sicilia markolo, preskaŭ ĉeorele
Suso Moinhos publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Poemo el Laminarioj (Espero, 2016), deklamita de Sara Spanò.
AL LA SENMEMBRA SATIRUSO KAPTITA EN LA SICILIA MARKOLO, PRESKAŬ ĈEORELE
Mi promesas:
mi plonĝos en vian memor-kanalon
por redoni al vi la brakojn.
Ĉe nia revido
mi fermos karese vian kranion,
mi kudros ĝin
per viaj bronzaj haroj
kaj per lerto lernita
dum longe mi teksis.
Asterie
la kruron livan mi eltranĉos blinde,
oferos al vi,
kaj ni tostos per mia limfo,
reebrie.
Printempon flaros mi ĉe viaj lipoj,
okulojn viajn mi forkaŝos vinde.