“HA’AMINI YOM YAVO” en Esperanto (Kredu, venos bona tag’)
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Origina kanto: HA’AMINI YOM YAVO
Teksto: Rafael Klachkin
Muziko: Menasheh Baharev
Traduko: J. Murjxan
Albumo: Israelo kantas
Kantistino: Chantal
La sort’ devigas nin militi,
Do mi troviĝas for de l’ hejm’
Vi, tamen, volu min inviti
Al nia eta kuirej’.
Ke tuj aperu glas’ da vino,
Sur loko kiun ŝatas mi,
Imagu ke, laŭ la kutimo,
Ĉe l’ tablo sidas mi kun vi.
Refreno:
/:Kredu, venos bona tag’…
Mi promesas ĝin al vi,
Vin karesos mia brak’ –
Flugos for la apati’:/
Dum bojas faŭkoj de l’ kanonoj
Ĝemegas la mortig-maŝin’ –
Min tiam portas la rezonoj
Al vi, fratino-amikin’.
Mi scias do: ne estas vana
Batali, malgraŭ l’ alta prez’,
Ke tiel povos min almenaŭ
Ĝuigi, foje, hejma nest’…
Refreno