“LAYLA LAYLA” en Esperanto (Luno lumas)
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Origina kanto: LAYLA LAYLA
Teksto: Natan Alterman
Muziko: Mordechai Zeira
Traduko: Jinon Meiri
Albumo: Israelo kantas
Kantistino: Chantal
Luno lumas, la vento trakuras,
Luno lumas, folioj susuras,
Luno lumas kaj brilas jam stel’,
Dormu knabino, finbrulis kandel’,
Dormu, dormu, finbrulis kandel’.
Luno lumas,
Dormu knabino finbrulis kandel.
Luno lumas, mallevu palpebrojn,
Luno lumas, tenante la sabrojn,
Luno lumas, galopis al vi,
Dormu knabin’ kavaliroj la tri,
Dormu, dormu, kavaliroj la tri.
Luno lumas…
Dormu knabino finbrulis kandel.
Luno lumas, l’unua pafmortis,
Luno lumas, la dua neĝ-frostis,
Luno lumas, la tria pro vin’ –
Dormu knabino, forgesis li vin,
Dormu, dormu, forgesis li vin.
Luno lumas…
Dormu knabino finbrulis kandel.
Luno lumas, blovegas la vento,
Luno lumas, ne estas silento,
Luno lumas, ne revu pri ĝoj’,
Dormu knabino, malplenas la voj’,
Dormu, dormu, malplenas la voj’.
Luno lumas…
Dormu knabino finbrulis kandel.