“LO BAYOM VELO BALAYLA” en Esperanto (Dum vespero aŭ mateno)
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Origina kanto: LO BAYOM VELO BALAYLA
Teksto: folklora
Muziko:Chayim Nachman Bialik
Traduko: Josef Kohen-Cedek
Albumo: Israelo kantas
Kantistino: Chantal
Dum vespero, aŭ mateno
Mi eliros al promeno.
/:Sub la mont’, en val’ arbara
Staras akaci’ multjara :/
Sorĉaŭguras ĝi pri l’sorto,
Pri l’estonta viv’ aŭ morto.
/: Mi divenos laŭ florbranĉo:
Kia estos la fianĉo? :/
Li el kia venos lando,
El Poluj ‘ , aŭ Litva rando;
/:Ĉu en ĉar’ kun multa bono,
Aŭ kun sak’ kaj vag-bastono :/
Kia estos dot-trezoro,
Perloj, ĉu koral’ en oro?
/:Blonda li, ĉu brun-vizaĝa,
Estos vidvo, aŭ junaĝa? :/
Se li grizharulo estas,
Mi pri l’ geedziĝ’ kontestas;
Petos patron: — Min mortigu,
Nur al li ne edzinigu!
Ĉar ne volas mi oldulon, —
Sed junulon, nur junulon!