Usonaj Armeaj Bazoj – Gianfranco MOLLE
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kantisto: Gianfranco MOLLE
Albumo: Horo da opozicio
Jaro: 1979
Aĉetebla ĉe http://katalogo.uea.org/?inf=591
afero zorgodona en ĉi epoko estas
retrovi inter vi vizaĝojn ĉiamajn
kaj tamen iĝas ade alia la historio
ĉar el okazintaĵoj jam venis grava instruo
forĵetu ni al mar’ usonajn armeajn bazojn
ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn
ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longvan
ni marŝu por la akiro de nia liberec’
en aranea tolo de ĉiutagaj aĵoj
forgesis ni ke funde ni estas kamaradoj
en mondo nun estas lukto kaj ĝi certe ne finiĝis
disrompu ni la kutimojn reiĝu ni vere homoj
forĵetu ni al mar’ usonajn armeajn bazojn
ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn
ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longan
ni marŝu por la akiro de nia liberec’
ni ne demandu plue ĉu ni sukcese venkos
ni lasu por niaj vortoj la taskon de atendado
aŭ eble ni tre esperas pri ruĝa providenco
laŭ kiu iu ekdecidos dum ni vivas en pacienco
forĵetu ni al mar’ usonajn armeajn bazojn
ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn
ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longan
ni marŝu por la akiro de nia liberec’