“HAFINJAN” en Esperanto (Finĝan’)
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Origina kanto: HAFINJAN
Teksto: Chaim Chefer
Traduko: Josef Kohen-Cedek
Albumo: Israelo kantas
Kantistino: Chantal
Blovetas facila la vent’
Brulknaras lignar’ de taĉment’
La flamoj en fajra kankan’
Leviĝas kun fum-timian’;
Kantante mi sidas,
La kafon dividas:
Rondiru, rondiru finĝan'(*)!
Al karb’ ĵetu mi kun aklam’
Branĉaron – la nutron de flam’,
Ĝi brulu kun klaka rikan’ –
Al nia kantad’ – akompan’;
La flamo jen fumas,
Branĉetojn konsumas,
Rondiru, rondiru finĝan’!
Jen bolas en lada karaf’
Trinkaĵo de reĝoj, – la kaf’;
Aldonas al ĝi kapitan’,
Sukeron kun akv’ el Jordan’;
Kelkfoje ĝi bolu,
Ni kantu, petolu,
Rondiru, rondiru finĝan’ !
Trifoje jam ŝaŭmis la kaf’
En pret’ de elverŝ’, kiel laf’;
Leviĝu tasetoj je san’
De ĉiu bravul-partizan’!
La kafo vaporas,
Bonguste odoras,
Rondiru, rondiru finĝan’!
Po iom, kafguton post gut’
Ni trinkas el tasoj per glut’,
Kaj jen fanfaronas rotan’
Pri sia milita roman’:
Pri luktoj, konkero
(Ĵurante pri l’ vero…)
Rondiru, rondiru finĝan’!
Omaĝas ni dum la trinkad’
La falon de rot-kamarad’,
Dum marŝo de la karavan’
Faligis lin paf-uragan’…
Kun larm’ en okuloj
Funebras bravuloj…
Rondiru, rondiru finĝan’!
Forpasas la jaroj post jar’,
Riveroj plu fluas al mar’…
Neniam komprenos fremdul’
Korpremon de nia bravul’!
Do kantu kun sento
La tuta taĉmento:
Rondiru, rondiru finĝan’!
“Finĝano” estas konusforma kruĉeto por kuiro de kafo, kutime uzata en Mezoriento.