Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Luciano Pavarotti – 2 – Kial kaj kiel mi produktis la videojn pri Pavarotti

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

En 1963 kaj 64 mi vojaĝis dufoje de Germanio al Italio. (Vidu mian videon pri la unua vojaĝo: https://www.youtube.com/watch?v=N0EOpnCLT2M).

Tiam mi lernis iomete la italan. Poste mi forgesis preskaŭ ĉion, sed mi ĉiam ŝatis tiun lingvon. Kaj nun mi lernas ĝin denove.

Cetere en 2019 mi partoprenis – kune kun mia edzino – en la Itala Kongreso de Esperanto en Triesto. (Vidu mian respektivan videon: https://www.youtube.com/watch?v=K5fQ5nU6I6Q)

Unu el la manieroj pligrandigi miajn konojn pri la itala estas aŭskulti videojn (aŭ sonregistraĵojn). Kiel en aliaj lingvoj ekzistas multegaj italaj videoj destinitaj al lernantoj, kaj en kelkaj el ili estas aldonita la teksto.

Unu el la kanaloj en kiuj oni povas aŭskulti kaj samtempe legi la tekston – kaj kies temoj estas interesaj kaj bone prezentitaj – nomiĝas “Il Cuore d’Italia” (La Koro de Italio). Mi jam aŭskultis kelkajn el ĝiaj videoj, ĉiam evitante la legadon de la teksto.

Kiam mi intencas produkti videon por mia kanalo, mi serĉas en la esperanta Vikipedio artikolon pri la temo. Se ekzistas detala artikolo pri ĝi, mi rezignas la ideon. Ekzemple antaŭ kelkaj tagoj mi volis fari videon pri Eleonora de Akvitanio (pri kiu mi estis vidinta dokumentfilmon en la franclingva televidkanalo TV5Monde), sed pri ŝi legeblas relative detala vikipedia artikolo en Esperanto, kaj pro tio mi ne produktis tekston pri ŝi.

Kiam ne ekzistas tiaj artikoloj en Vikipedio aŭ kiam ili estas mallongegaj, tiam mi realigas mian ideon.

Rilate al Luciano Pavarotti la esperanta artikolo pri li ne estas tre detala; aliflanke ĝi donas la plej gravajn informojn pri li. Do ordinare mi estus rezigninta en tia kazo fari videon. Tamen en ĉi tiu kazo mi ne konsideris la ekziston aŭ longecon de vikipedia artikolo. Ĉi-foje mi havis alian ideon.

Mi volis igi Artefaritan Inteligentecon (nome Chat-GPT) traduki esperanten la tekston trovitan en la kanalo “Il Cuore d’Italia”.
Kiel mi diris, en tiu kanalo la aŭtoro ne nur voĉlegas la tekstojn, sed ankaŭ montras ilin. Tamen estus tre penige kopii la longan tekston pri Luciano Pavarotti. Kion mi faris? Mi uzis aplikaĵon kiu transskribas la tekstojn de jutubaj videoj (https://www.youtube-transcript.io/) kaj korektis la malmultegajn erarojn en la transskribaĵo.
Poste mi do igis Chat-GPT traduki esperanten la tutan tekston.
Ĉar la origina itala teksto (en la kanalo “Il Cuore d’Italia”) – kaj do ankaŭ la traduko – estas tre longa kaj iomete ripetema, mi petis al Chat-GPT produkti pli resumitan version, kion ĝi rapidege faris, inkluzivigante eĉ titolon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas homo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?