Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Luciano Pavarotti – 1 Enkonduko: Pri mia rilato kun Esperanto

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 7 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la teksto:

Kvankam nur mia ŝato de klasika muziko, de belaj operaj arioj kaj de la voĉo de tiu kantisto ligas min kun li, mi donos kelkajn informojn pri mi antaŭ ol paroli pri Luciano Pavarotti. Mi diros, kion mi faris en Esperanto kaj kial kaj kiel mi produktis tiun ĉi videon.

Unue mi diru, ke mi estas okdekjaraĝa kaj ekde mia junaĝo ŝatis lerni fremdajn lingvojn – kio ne signifas, ke mi lernis multajn.

Mi estas germano, do mi evidente parolas la germanan. Ĉar mi studis la anglan, mi parolas la anglan, kaj ĉar mi vivis kvin jarojn en Francio, mi ankaŭ parolas la francan; kaj pro tio, ke mi vivas jam pli ol 50 jarojn – kun mia brazila edzino – en Brazilo, mi parolas la (brazilan) portugalan. (En tiuj kazoj “paroli” signifas evidente ankaŭ kompreni kaj skribi.)

Kiam mia edzino komencis lerni Esperanton en 1990, mi profitis por lerni la bazojn de tiu lingvo, sed mi ne interesiĝis pri ĝi.
Mi komencis min dediĉi al ĝi – kaj esperantistiĝi – nur fine de 2013, kiam mi akceptis akompani mian edzinon al la internacia kongreso en Bonaero (en julio de 2014). Antaŭ la kongreso mi lernis sufiĉe, kaj la unuan fojon mi aŭskultis esperantajn elsendojn, ekzemple tiuj de la “Esperanta Retradio”.

En mia artikolo (de 2015) “Mia ‘aventureca’ vojo al produktado de sonartikoloj” mi diris:
“Mi malkovris la blogon “Esperanta Retradio” en januaro de la pasinta jaro. Post aŭskulti dekojn da artikoloj, mi sugestis al Anton (Oberndorfer) ekspliki al la aŭskultantoj, kiel li produktas sonartikolojn, ĉar mi pensis, ke aliaj – kaj eble mi – povus interesiĝi pri kunlaboro. La 22-an de februaro pasintjare Anton enretigis tian tekston. Iomete poste mi fakte volis kunlabori. Do mi provis fari, kion Anton estis eksplikinta.”

Verdire “iomete poste” estis post la bonaera kongreso, tio estas, en aŭgusto 2014. Mi produktis ses artikolojn (po unu semajne), sed devis ĉesi tiun aktivecon pro manko de tempo dum kelkaj monatoj. Poste, ekde februaro de 2015 ĝis julio de 2020 mi kunlaboris en la Esperanta Retradio, produktante unu artikolon semajne.

En 2015 mi partoprenis – kune kun mia edzino – en la 100-a UK (Universala Kongreso de Esperanto) en Lillo (Lille, Francio). (Vidu la titolpaĝon de la revuo “Esperanto” pri tiu evento.)

Ĉar tiam mi interesiĝis pri Teozofio, mi estis kreinta jam en novembro de 2014 la retpaĝaron “Teozofio Esperante” (https://www.teozofioesperante.org/), por kiu mi tradukis plurajn teozofiajn tekstojn al Esperanto, kaj en 2022 mi organizis kaj publikigis la libron “Teozofio – Kolekto de novaj kaj malnovaj tradukaĵoj”.

Ĉesinte la kunlaboron en la “Esperanta Retradio”, mi kreis en 2020 ĉi tiun kanalon (“Esperanto/EsperantaRetradio/Welker”), en kies nomo mi inkluzivigis la esprimon “EsperantaRetradio”, ĉar en ĝi mi reproduktis – kun novaj sonregistraĵoj – multajn el miaj artikoloj publikigitaj en tiu blogo. (Bonvolu legi la priskribon de la kanalo.)

Laŭ informoj de Jutubo troviĝas nun (en oktobro de 2025) 304 videoj en ĉi tiu kanalo, kio ne signifas, ke ĝi enhavas 304 artikolojn, ĉar pluraj artikoloj estas dividitaj en 2, 3, aŭ eĉ pli da videoj.

(Cetere, laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto – PIV – la ĝusta vorto estas “videaĵo”, ne “video”, sed “video” estas pli uzata.)

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiom estas kvar plus tri?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?