Turismumi en Egiptio – 3
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 11 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La duan tagon ni vizitis – kun la sama gvidisto – la plej gravajn vizitindaĵojn de Kairo, denove havante je nia dispono aŭton kun ŝoforo.
Unue ni veturis al la “Citadelo” de Kairo, kiu situas sur montetoj de kiu oni havas bonan vidon sur la ĉefurbon kaj kiu estas “mezepoka islam-eraa fortikaĵo […], konstruita de Salah ad-Din (Saladino) kaj poste disvolvigita de postaj egiptaj regantoj. Ĝi estis la sidejo de la registaro de Egiptio kaj la rezidejo de ties regantoj dum preskaŭ 700 jaroj el la 13a ĝis la 19a jarcento” (Vikipedio). Nuntempe troviĝas en la konstruaĵoj de la fortikaĵo la Nacia Militmuzeo kaj la Nacia Muzeo de Polico.
Ni ne vizitis tiujn muzeojn, sed du moskeojn, kiuj ankaŭ apartenas al la “Citadelo”. La plej granda, kiun oni vidas de tre malproksime, similas iomete al la fama – antikva – Blua Moskeo de Istanbulo, sed estis konstruigita – de Muhammad Ali Paŝao, rigardata kiel “patro de nova Egiptio” – nur en la 19-a jarcento. La alia estis konstruigita de Sultano Al-Nasir en la 14-a jarcento kaj havas ties nomon.
Post tiuj vizitoj ni veturis al la t.n. Kopta Kvartalo (aŭ Kopta Kairo). Ĝi estas menciita en jena alineo de la vikipedia artikolo pri Kairo:
“Ĉirkaŭ la fino de la 4-a jarcento, […] la romianoj establis fortikan urbon laŭlonge de la orienta bordo de Nilo. Tiu fortikaĵo, konata kiel Babilona Fortikaĵo, estis la kerno de la romia kaj poste de la bizanca urbo kaj estas la plej antikva strukturo en la urbo nuntempe. Ĝi [situas] en la kerno de la Kopta Komunumo […]. Multaj el la plej malnovaj koptaj preĝejoj de Kairo, kiel la Pendo-preĝejo, estas laŭlonge de la fortikaj muregoj en parto de la urbo konata kiel Kopta Kairo.”
Ni vidis restaĵojn de tiu antikva fortikaĵo kaj vizitis la koptan “Pendo-preĝejon” (nomata ordinare “Pendanta Preĝejo”). La nomo estas iomete stranga, ĉar ĝi ne pendas, sed estis konstruita – en la 3-a jarcento p.K. – sur restaĵoj de la babilona fortikaĵo. Ĝi enhavas pli ol cent ikonojn, el kiuj la plej antikva datiĝas de la 8-a jarcento.
Proksime al tiu preĝejo situas la Preĝejo de la Martiroj Sergius kaj Bacchus, konstruita inter la 4-a kaj 5-a jarcentoj, poste incendiita kaj restaŭrigita en la 8-a jarcento. En ĝi multaj koptaj patriarkoj estis elektitaj kaj konsekritaj ekde la 7-a jarcento. Ĝia malgranda kripto estas nomata “kaverna preĝejo”, en kiu laŭdire vivis la infano Jesuo kun siaj gepatroj tri monatojn dum sia fuĝo al Egiptio.
Ni vizitis ankaŭ alian koptan preĝejon (de Sankta Barbara) – origine konstruita en la 6-a jarcento, sed renovigita en la 11-a jarcento. Poste ni vizitis tre proksiman sinagogon (Ben Ezra), kiu verŝajne estis fondita en la 9-a jarcento, sed kies nuna konstruaĵo datiĝas de la fino de la 19-a jarcento kaj estis renovigita dum la ĵusaj dek jaroj.
En ĉiuj vizitataj lokoj nia gvidisto donis multajn informojn pri ili.
Post la tagmanĝo en moderna restoracio ni veturis al la Egipta Muzeo apud la Placo Tahrir. En ĝi ni pasigis proksimume tri horojn, dum kiuj nia gvidisto denove donis interesajn klerigojn, tiukaze pri pluraj el la sennombraj impresaj objektoj el la Antikva Egiptio. La muzeo estas grandega, kaj – kiel mi diris – la antikvaj aĵoj estas sennombraj. Pro tio la gvidisto, volante montri kelkajn el la plej gravaj kaj interesaj, ne donis al ni tempon por rigardi aliajn. Pro tio ni intencis reiri al la muzeo la sekvan tagon sole.
Bedaŭrinde tio ne okazis, ĉar mia edzino estis malsana la tutan tagon, tiel ke ni restis en la hotelo. Mi mem eliris nur por aĉeti medikamentojn kaj manĝaĵojn.