Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Turismumi en Egiptio – 2

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Informinte nin pri la vizito al la egipta ĉefurbo kaj la tri grandaj piramidoj, ni sciis, ke du tagoj sufiĉas por viziti Kairo-n kaj la piramidojn. Tamen, pensante ke eble valoras la penon ekkoni pliajn vizitindaĵojn, ni preparis nin por resti kvar tagojn en Kairo.

Bonŝance en Egiptio la vivo estas malpli multekosta ol en Eŭropo. Dum en centra Eŭropo tranokto en simpla hotelo – sen matenmanĝo – ĝenerale kostas pli ol 80 eŭrojn, en la centro de Kairo oni pagas por unu tranokto en tia hotelo – kun matenmanĝo – nur ĉirkaŭ kvardek eŭrojn.

Ni rezervis simplan hotelon en “downtown” Kairo, t.e. en la centro, nur ĉirkaŭ 800 metrojn for de la ĉefa placo – Tahrir – kaj de la apuda fama Egipta Muzeo. Verdire ĝi ne estis hotelo en la komuna senco de la vorto (t.e. konstruaĵo pli-malpli granda tute destinita al la luigo de ĉambroj), sed nur aro de ĉambroj en unu el la etaĝoj de granda konstruaĵo. Ĉiel ajn la ĉambro – kun banĉambro kaj klimatizilo – estis sufiĉe granda, kaj en la konstruaĵo ekzistis lifto.

Laŭ nia peto la posedanto organizis por ni du tuttagajn – pli ekzakte: okhorajn – ekskursojn, unu al la piramidoj kaj unu al la vizitindaĵoj de Kairo. Plejmultaj el tiaj ekskursoj estas farataj en pli-malpli grandaj grupoj kun gvidisto kiu parolas en la angla, sed ni preferis gvidiston kiu parolas france.

Eble pro tio ni estis la solaj en la du ekskursoj, kaj ili estis pli multekostaj ol kelkaj aliaj. Sed valoris la penon pagi pli (160 dolarojn po ekskurso por ni du), ĉar la gvidisto parolis bonege la francan, li estis vera fakulo pri la egipta kulturo, ni havis aŭton je nia dispono, kaj la prezo inkluzivis bonajn tagmanĝojn.

La unuan tagon ni vizitis la piramidojn. Mi ne parolos pri ili, ĉar en la esperanta Vikipedio troviĝas detalaj informoj pri ili. (Ankaŭ pri la aliaj vizitindaĵoj kiun ni admiris mi ne donos detalojn, ĉar ankaŭ pri ili estas artikoloj en la esperanta versio de Vikipedio.)

Evidente la grando de la tri piramidoj ege mirigis nin. Ni estis eksciintaj, ke oni povas eniri en la piramidon de Keopso (internaŭto estis montrinta la internon), sed ni ne eniris, ĉar ni sciis, ke la interna vojo – mallarĝa, malalta kaj sufiĉe kruta galerio – estas iomete malfacila, kaj ankaŭ pro tio, ke necesus atendi iun tempon en vico.

Ni piediris de unu al la aliaj piramidoj, sub forta suno, en varmego de 36 ĝis 38 gradoj celsiusaj. Poste ni veturis aŭtomobile ĝis iomete pli altan lokon, de kie oni havas belan vidon sur la tri.

De tie ni veturis al la proksima fama Sfinkso kaj admiris ĝin.

Je la dekunua kaj duono ni veturis al Sakkara, kie ni tagmanĝis en tipa egipta restoracio (frekventata ĉefe de turistoj) kaj poste vizitis la ŝtupan piramidon de Ĝoser (pri kiu strange ne ekzistas artikolo en la esperanta Vikipedio) kaj la funebran komplekson de Ĝoser, en kiun ni povis eniri.

La lasta vizitindaĵo de tiu tago estis la arĥeologia areo de Memfiso (unua ĉefurbo de la antikva Egiptio), 6 km-n for de Sakkara, 30 km-n for de Kairo. Tie troviĝas pluraj malgrandaj restaĵoj de antikvaj konstruaĵoj, alabastra – ne tre granda – sfinkso, granda granita statuo de Ramses la 2-a kaj precipe la impresa kuŝanta statuo (konata kiel “Koloso de Memfiso”) de la sama faraono.

Dum kelkaj horoj ni estis eltenintaj relative bone la varmegon de 36 ĝis 38 gradoj, sed post 5 aŭ 6 horoj – je la 2-a, 3-a posttagmeze – estis pli malfacile elteni ĝin. Sufiĉe lacaj, ni diris al nia gvidisto, ke ni volas reiri al la hotelo, kvankam ankoraŭ ne pasis la ok horoj asignitaj al la ekskurso.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi saltas per …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?