Turismumi en Egiptio – 1
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Kiam homoj ne povis vojaĝi, sed volis ekscii pri aliaj landoj, aliaj regionoj, antaŭ multaj jaroj ili povis nur legi aŭ aŭskulti informojn, priskribojn, rakontojn pri ili.
Post la alveno de la televido eblis – dum la unuaj jaroj – spekti kelkajn, fakte malmultajn, dokumentfilmojn, sed nuntempe oni povas vidi tiajn filmojn ofte en multaj televidkanaloj.
Ekde la alveno de la interreto ekzistas nun la ebleco ekkoni fremdajn landojn, regionojn, urbojn kaj specifajn vizitindaĵojn en multegaj filmetoj (videaĵoj/videoj) faritaj de internaŭtoj. Ekzistas tre bonaj filmetoj, bone faritaj, kaj aliaj malpli bonaj, en kiuj ekzemple la produktintoj parolas pli pri si mem ol pri la vizititaj lokoj aŭ kies son- aŭ bildkvalito ne estas bona.
Fakto estas, ke en Jutubo oni povas nuntempe vidi en pluraj lingvoj ege detalajn videojn pri sennombraj vizitindaĵoj. Ekzemple la produktintoj, rakontante pri siaj vojaĝoj, informas, kiom da tempo necesas por viziti certajn lokojn, kiel plej bone alveni al ili, kiom kostas vetur- kaj enirbiletoj ktp.
Bedaŭrinde ne ekzistas tiaj videoj en Esperanto, aŭ ekzistas malmultegaj.
Kial mi parolas pri tio? Ĉar antaŭ ol iri al Egiptio, mi – kune kun mia edzino – spektis tiajn filmojn (en la portugala, franca kaj angla), kaj unu el ili informis la detalojn kiujn mi ĵus menciis kaj montris pli da detaloj ol plejmultaj turistoj vidas.
Do oni eĉ povus kontentiĝi pri spekti tiajn videojn anstataŭ malŝpari multe da mono vojaĝante al la montritaj lokoj. Tamen la turistoj volas vidi ilin persone.
Fakte estas pli kaj pli da turistoj en ĉiuj vizitindaj lokoj – tiel ke en kelkaj urboj de kelkaj landoj la loĝantoj eĉ protestas kontraŭ la alveno de tiom da turistoj.
Koncerne al Egiptio, al kiuj regionoj vojaĝas plejmultaj turistoj, kie ili restadas?
Kiam oni serĉas en la interreto, aperas tri ĉefaj regionoj: la Nilo (inter Luksoro kaj Asuano), Kairo (precipe pro la tri grandaj piramidoj) kaj la marbordo de la Ruĝa Maro. Vojaĝ-agentejoj ofertas vojaĝojn al unu aŭ du – pli malofte tri – el tiuj celoj.
Homoj loĝantaj en relative malvarmaj regionoj aŭ en landoj sen strandoj – specife eŭropanoj – elektas ĉefe urbojn kun belaj plaĝoj ĉe la varma marbordo de la Ruĝa Maro por tie pasigi unu aŭ du semajnojn.
Kiu interesiĝas pri kulturo ĝenerale kaj specife pri la kulturo de la Antikva Egiptio, vojaĝas al Kairo por ekkoni persone la tri grandajn piramidojn aŭ/kaj flugas al Luksoro por veturi dum kelkaj tagoj en ŝipoj sur la Nilo ĝis Asuano, visitante plurajn antikvajn templojn kaj faraonajn tombojn.
Farinte tiun lastan – belegan – vojaĝon antaŭ multaj jaroj, mi kaj mia edzino veturis ĉi-jare al Kairo por viziti kaj la piramidojn kaj la egiptan ĉefurbon.
Nur kiam ni preparis tiun vojaĝon, ni eksciis, ke la tri grandaj piramidoj troviĝas tre proksimaj al Kairo, nur ĉirkaŭ tridek kilometrojn for de la urbo, kaj ke Kairo estas multe pli granda ol ni pensis; ĝi havas pli ol dudek milionojn da loĝantoj en la metropola regiono.