Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Turismumi en Egiptio – 5

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Piedirinte laŭlonge de pluraj stratetoj de la bazaro, ni volis iri al la Palaco Abdeen.

Tamen pro tri kaŭzoj estis sufiĉe malfacile por ni orienti nin: unue, for de la hotelo niaj kompufonoj estis sen interreto, do sen mapo; due, la homoj sur la stratoj kaj en la vendejoj ne parolas la anglan (malmultaj scias kelkajn vortojn); trie, praktike ĉiuj stratŝildoj kaj aliaj informiloj estas skribitaj en la araba, tiel ke ni komprenis nenion.

Malgraŭ tiuj malfacilecoj ni sukcesis – piedirante proksimume 40 minutojn – trovi la grandegan palacon. Laŭ la esperanta Vikipedio ĝi estis konstruita en la 1860-aj jaroj, havas ĉ. 500 ĉambrojn, riĉe ornamitajn, ofte kun oro, kaj estas la rezidejo de la egiptaj prezidentoj. Laŭ la germanlingva Vikipedio ĝi estas unu el la plej splendaj palacoj en la mondo.

Ni alvenis ĉe la malantaŭa flanko de la palaco kaj devis ankoraŭ piediri ĉirkaŭ 500 metrojn por alveni al la enirejo. Tie oni diris al ni, ke nur la muzeo de la palaco povas estis vizitata kaj ke ties enirejo troviĝas ĉe la malantaŭa flanko. Tial necesis piediri – ĉiam sub forta suno kaj en 36-grada varmego – ankoraŭ iomete pli ol 1 km.

Mi estis vidinta en la interreto belajn fotojn de la interno de la palaco, sed bedaŭrinde oni povas viziti nur la muzeon, kaj tiu estas nur muzeo de armiloj kaj de kelkaj posedaĵoj (ekzemple dokumentoj) de la egiptaj prezidentoj kaj de reĝo Faruq.

Post la vizito al la muzeo ni prenis – ne sen iu malfacileco – taksion kaj reiris al la hotelo.

Posttagmeze ni piediris, trapasante la placojn Talaat Harb kaj Tahrir, unu km-n kaj duonon ĝis la transa bordo de Nilo, ĉar estus strange viziti Kairo-n kaj ne vidi la riveron de proksime.

Tiel finiĝis niaj vizitoj en la egipta ĉefurbo, kaj la sekvan tagon ni forflugis.

Antaŭ ol fini ĉi tiun serion de videaĵoj – aŭ videoj –, mi sciigu al vi niajn impresojn pri tio, kion ni vidis krom la vizitindaĵoj de Kairo.

Jam kiam ni alvenis, taksisto diris al ni, ke la urbo ne estas danĝera, kaj tio estis ĝusta; dum la kvar tagoj de nia restado ni vidis neniun danĝeron.

La trafiko, kiu estas ĥaosa, povus esti danĝera; tamen, ĉar la aŭtoj kaj motorcicloj ne veturas tre rapide, sufiĉas lerni kiel trapasi stratojn kaj kruciĝojn. Ni vidis, ke en multaj kruciĝoj piedirantoj trapasas ilin meze de aŭtoj. Semaforoj malmultegas. Piedirantoj, sed ankaŭ aŭtoj kaj motorcikloj, ofte trapasas stratojn kaj kruciĝojn, kiam la semaforo estas ruĝa por ili, kaj eĉ kiam policisto kiu anstataŭas semaforon signalas ke ili ekhaltu, ili trapasas.

Kvankam ni ne povis paroli kun la loĝantoj – pro tio ke tiuj kun kiuj ni intencis paroli scias nur la araban – mi trovis ilin tre afablaj, ĉiam volante helpi.

Proksimume 85 aŭ 90 procentoj de la egiptoj estas islamanoj. Dum viroj sin vestas preskaŭ kiel en neislamaj okcidentaj landoj, praktike ĉiuj virinoj portas tipajn islamajn vestaĵojn. En Egiptio ili ne estas devigitaj vesti burkon nek nikabon, sed ĉiuj kiujn ni vidis portis hiĝabon, eĉ la junaj virinoj kaj knabinoj. Plejmultaj el tiuj estis vestitaj per kolora hiĝabo kaj pantolono, aliaj portis robon. Pluraj pliaĝaj virinoj (sed ankaŭ kelkaj junaj) estis vestitaj per nigraj vestaĵoj, kaj tre malmultaj portis nikabon. Ni vidis nur du kun burko. (Pri la arabaj terminoj, vidu la esperantan Vikipedion.)

Piedirante – kaj serĉante – en la centro de Kairo, sed ankaŭ veturante aŭte en aliaj partoj, ni vidis neniun superbazaron aŭ magazenon. Ni elkovris unu vendejon nomitan – angle – “supermarket”, sed ĝi estis fakte tre malgranda kaj havis malmultajn varojn. Ni demandis nin, kie la geloĝantoj faras siajn aĉetojn, kie ili aĉetas ĉion necesan por la manĝoj. Aliflanke ni vidis ĉie budojn en kiuj oni vendas botelojn de akvo kaj de suko, dolĉajn kaj salajn etmanĝaĵojn kaj similajn varojn. Ni vidis neniun panvendejon nek fruktobudon, kaj nur serĉante multe ni elkovris malgrandan surstratan foiron de fruktoj kaj legomoj. Denove: kie la geloĝantoj de Kairo faras siajn aĉetojn?

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Homoj havas du …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?