Turismumi en Egiptio – 4
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kiel mi diris, ni rezervis kvin noktojn en hotelo, kvankam 2 tagoj sufiĉus por ekkoni la plej gravajn vizitindaĵojn – aŭ vidindaĵojn – de Kairo.
Tio estis bona decido, ĉar – kiel mi ankaŭ diris – ne nur mia edzino malsaniĝis la trian tagon, sed ni konstatis, ke valoras la penon ekkoni pliajn lokojn en la urbo.
Bonŝance mia edzino, dank’ al medikamentoj kaj multe da ripozo, bonfartis la kvaran matenon.
Ni estis intencintaj reiri al la Egipta Muzeo, sed, pro tio ke dum nia antaŭa restado en Egiptio ni jam estis vidintaj – veturante ŝipe sur la Nilo – multajn konstruaĵojn kaj objektojn de la epoko de la faraonoj, ni decidis anstataŭe ekkoni pliajn vidindaĵojn de Kairo, kiuj cetere estas inkluzivitaj en kelkaj ekskursoj (sed ne en niaj du).
Je la oka kaj duono unu el la dungitoj de la hotelo vokis taksion, kiu veturigis nin al la moskeo Al-Azhar. Pri ĝi legeblas en la esperanta Vikipedio:
“[…] la kvara kalifo de la fatima kaliflando, komisiis ĝian konstruon por la nove establita ĉefurbo de la regno en 970. […] Post ĝia dediĉo en 972 kaj post la enpostenigo de 35 kleruloj en 989, la moskeo malrapide evoluis al la nuna Al-Azhar-Universitato, kiu estas delonge konsiderata la plej eminenta institucio en la islama mondo por la studo de sunaima teologio kaj ŝario aŭ islama juro. La universitato, ekde la komenco integrigita ene de la moskeo kiel parto de madraso, estis ŝtatigita kaj oficiale deklarita sendependa universitato en 1961, sekve de la Egipta Revolucio de 1952.”
Vizitante la grandegan kaj belan moskeon, ni vidis, ke en pluraj flankaj ĉambregoj grupoj de pli-malpli junaj geislamanoj atente aŭskultis viron. Ni supozis, ke temis pri studantoj – aŭ studentoj – de Islamo.
Poste ni piediris al la proksimega fama bazaro Ĥan el-Ĥalili. Apude estas plia granda kaj bela moskeo (Al Emam El Hussein), kaj ene de la bazaro situas ankoraŭ aliaj, malpli grandaj. Neniun el tiuj ni vizitis.
Kontraŭe al kelkaj aliaj grandaj famaj bazaroj (ekzemple tiu de Istanbulo), Ĥan el-Ĥalili ne estas kovrita; t.e. la stratetoj estas subĉielaj. Ĥan el-Ĥalili estas grandega, okupante tutan kvartalon. Facilas perdiĝi en ĝiaj stratetoj.
Ĉar estis relative frue, multaj vendejoj estis ankoraŭ fermitaj, kaj je la komenco ni estis la solaj turistoj. Iom post iom pliaj vendejoj malfermiĝis kaj turistoj aperis. Evidente preskaŭ ĉiuj vendistoj vokis nin (per malmultegaj anglaj aŭ francaj vortoj), ofertante siajn varojn. Plejmultaj varoj estis tipaj egiptaj vestaĵoj, arĝentaj objektoj, spicoj kaj suveniroj. Tute mankis fruktoj kaj aliaj manĝaĵoj. Ni estis iomete seniluziiĝitaj, ĉar la bazaro estas sufiĉe malpli bela ol tiu de Istanbulo. Tamen mia edzino profitis por aĉeti tipan egiptan malmultekostan robon.