Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Vojaĝoj en Amazonio (3)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

En la unua parto de tiu ĉi rakonto pri Vojaĝoj en Amazonio mi diris:

“La kvaran fojon ni vojaĝis al Manaŭso ĉijare (2023) en aŭgusto.
Ekde du aŭ tri jaroj mia edzino estis dezirinta veturi per ŝipo de tiu urbo ĝis la urbo Santarém, kiu situas proksimume 700 km for de Manaŭso, laŭflue. En tiu direkto, do, laŭflue, la veturo en grandaj ŝipoj daŭras inter 36 kaj 30 horojn. Mi trovis tian vojaĝon, dum kiu oni vidas nur akvon, arbojn – kaj malmultegajn urbetojn – laŭlonge de la rivero, seninteresa. Tamen mi akceptis ĝin, kiam mia edzino rakontis pri io kion oni povas fari proksime al Santarém.”

Jam antaŭ mia akcepto de la propono mia edzino estis serĉinta informojn pri tiu ŝipveturo: kiom ĝi kostas, kie oni aĉetas la biletojn, ĉu ekzistas kajutoj en ĉiuj ŝipoj kiuj veturas inter Manaŭso kaj Santarém kaj kiom ili kostas, ĉu ŝipoj veturas inter la du urboj ĉiujn tagojn, ĉu necesas aĉeti la biletojn antaŭe ktp.

Bedaŭrinde la informoj estis neklaraj, diversaj, sed ŝi eksciis, ke dum la 36- aŭ 30-hora veturo plejmultaj pasaĝeroj dormas en hamakoj, kaj ŝi estis preta fari tion, se ne ekzistas kajutoj aŭ liberaj kajutoj aŭ se la kajutoj estus tro multekostaj. Tamen mi ne volis fari tion.

Ĉiel ajn ni decidis aĉeti la biletojn nur en Manaŭso.

Tie ni iris al la haveno kaj informiĝis pri ĉiuj menciitaj demandoj. Jam ĉe la eniro al la haveno viro ofertis sian helpon kaj kondukis nin al malgranda oficejo, kie oni donis ĉiujn informojn, montris fotojn kaj videaĵojn de diversaj ŝipoj kaj vendis al ni – je malpli alta prezo ol la normala – biletojn por veturo en la plej bona kajuto en la plej granda kaj plej nova de la ŝipoj kiuj veturas inter la du urboj. Ĝi nomiĝas “Imperador” (Imperiestro).

Strange ĝi estas konsiderata pramo. La angla vorto “ferryboat” (aŭ nur “ferry”) por “pramo” ĝenerale estas ankaŭ uzata en Brazilo, kaj pro tio aperas “F/B” antaŭ la nomo.

La sekvan tagon ni enŝipiĝis. Kiel ni estis vidintaj en videaĵo, la ŝipo havas kvar ferdekojn. Sur la plej malsupera ferdeko restas motorveturiloj kaj diversaj varoj, sur la dua kaj tria ferdekoj estas granda spaco kie la pasaĝeroj povas meti siajn hamakojn en kiuj ili povas ripozi kaj dormi, metinte siajn valizojn kaj aliajn aferojn sub aŭ proksime al la hamakoj. Sur la supera ferdeko estas granda libera spaco, la komandoponto kaj dek kajutoj. Sur la dua estas simpla restoracio, kaj sur ĉiuj ferdekoj estas simplaj banĉambroj.

Bonŝance nia kajuto estis – niaopinie – la plej komforta kaj plej bone situita. Evidente ĝi ne estis luksa nek granda. En tiuj ŝipoj tiaj kajutoj ne ekzistas. Oni povas veturi inter Manaŭso kaj Santarém – pli ekzakte fari krozon – en luksaj ŝipoj, sed tio estas tre multekosta.

En nia kajuto estis, krom duobla lito, malgranda banĉambro, kaj ĝi havis malgrandan, sed tre agrablan balkonon. Ene estis ankaŭ fridujo, klimatizilo kaj – pendanta sur la muro – larĝa breto, kiun oni povas meti horizontale por servi kiel tableto.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Ĉevalo havas … krurojn.

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?