Vojaĝoj en Amazonio (8)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Je la fino de la traveturo la vento jam estis malplifortiĝinta, kaj kiam ni eniris en la “kanalon de Jari”, ĝi preskaŭ ne plu blovis, kaj la akvo de la “kanalo” estis tute trankvila – kaj cetere tute helbruna kiel la akvo de la Amazono.
La “kanalo” estas separita de la granda rivero nur de mallarĝa longa terpeco. Ĉe ambaŭ flankoj la tero estas ebena kaj malalta, tiel ke ĝi estas tute inundata dum la pluvsezono.
Ene de la kanalo ni haltis du fojojn.
La unuan fojon ni vizitis grandan lignan domon, kiu – pro la ĉiujaraj inundoj – staras sur palafitoj. Proksime al ĝi ni estis “bonvenigataj” de pluraj simietoj, kiuj eĉ saltis sur la korpon (brakojn, manojn, krurojn, ventron, ŝultrojn) de kelkaj el nia grupo – kaj de aliaj turistoj – por ricevi iun manĝaĵon.
Poste ni faris duonhoran promenadon en la apuda arbaro, kie unu el la domloĝantoj montris al ni kelkajn rarajn plantojn kaj bestojn (aparte du niktibiojn kaj tri grizajn bradipojn). Pri la niktibioj la esperanta Vikipedio informas i.e. ke ili estas birdoj kiuj “Dumtage […] ripozas rekte en arbostumpoj, kamufle, kaj ŝajnas tute parto[n] de la stumpo.” Pri la griza bradipo legeblas i.a.: “La plej multan tempon de la tago, čirkaŭ 20 horojn, la bradipo[j] dormas, kaj pro tio ili estas foje konsiderataj kiel simbolo de pigro.”
La duan fojon ni haltis apud simila granda domo, kie ni povis gustumi plurajn manĝaĵojn faritajn el tigoj de Victoria amazonica (Amazonia viktoriao – kp. Vikipedio), kaj poste ni traveturis en malnova kanuo malgrandan lagon plenan de tiu belega planto.
Per la rapidboateto ni revenis al la rivero Tapajós, kiu nun estis trankvila, veturis ĝis ĝia alia bordo, la dekstra, kaj tie vizitis faman kaj belege situitan (kaj multekostan) restoracion, kie kelkaj el niaj kunvojaĝantoj tagmanĝis.
Poste ni ankoraŭ haltis ĉe tri strandoj kaj naĝis en lago (nomita Nigra Lago) apud unu el ili, kaj je la dekoka ni haltis – jam relative proksime al Alter do Chão – ĉe la “Pontal de Cururu” (Pinto de Cururu), kie ni atendis – kune kun multaj aliaj turistoj – ĝian faman sunsubiron.
Nia longa, interesa kaj parte aventureca ekskurso finiĝis je la sepa vespere. Kaj nun mi finas mian rakonton pri niaj vojaĝoj en Amazonio.
[Mi aldonis filmeton pri la simietoj kiujn mi menciis supre.]