Vojaĝoj en Amazonio (4)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La enŝipiĝo okazis je la oka kaj kvardek kvin. Ni metis niajn valizojn en nian kajuton, promenis en la ŝipo kaj rigardis la enŝipiĝon de aliaj pasaĝeroj.
Kiel mi diris, ekzistas nur dek kajutoj (kaj ne ĉiuj estis okupitaj), do plejmultaj homoj – viroj, virinoj, infanoj, familioj – aranĝis sin en aŭ apud hamakoj sur la dua kaj tria ferdeko.
La veturo komenciĝis je la naŭa kaj duono. Ni rigardis la ekveturon kaj poste aranĝis nin en nia kajuto kaj – sur la balkono – rigardis la riveron kaj ĝiajn bordojn.
En la unua parto de ĉi tiu rakonto mi diris pri nia antaŭa restado en Manaŭso:
“Per ŝipeto ni veturis unue al la kunfluejo de la riveroj Nigra kaj Solimões, kie ni vidis, kiel la preskaŭ nigra akvo de la unua kaj la helbruna akvo de la dua fluas paralele dum kelkaj kilometroj.”
Nun ni vidis, ke tiu kunfluado finiĝas nur post 30 kilometroj, kiam – aŭ kie – la nigra akvo tute malaperas.
Je la dekunua oni anoncis, ke la tagmanĝo pretas. Por la pasaĝeroj en kajutoj la tagmanĝo, vespermanĝo kaj matenmanĝo estas inkluzivitaj en la prezo de la veturbileto, la aliaj pasaĝeroj devas pagi ilin. La du unuaj manĝaĵoj estis bonaj, kvankam simplaj, sed la matenmanĝo konsistis nur el du fruktopecoj kaj unu bulko kun kirl|ovaĵo.
La posttagmezon ni pasigis ripozante, legante, rigardante la riveron kaj ĝiajn bordojn.
Oni imagas, ke sur la bordoj de la rivero Amazono estas la amazonia pluvarbaro, sed ni ne vidis ĝin, almenaŭ ne kiel ni estis vidintaj ĝin dum niaj ekskursoj en Manaŭso, ĉar la bordoj estis tro distancaj por percepti detalojn.
Eble vi scias, ke eĉ dum la seka sezono – kiu komenciĝas en aŭgusto – la rivero larĝas ĝis 11 kilometrojn; do meze de aŭgusto, kiam ni estis tie, ĝi estas multe pli larĝa. Dum la pluvsezono ĝi larĝas ĝis 50 kilometrojn! Ĉu vi povas imagi tion?
Vespere ni vidis belan sunsubiron kaj poste ni enlitiĝis je la naŭa.
Frumatene je la kvina oni jam anoncis la matenmanĝon (kiu estis, kiel mi jam diris, ege simpla), kaj je la deka kaj kvardek kvin la tagmanĝon. Je la dua posttagmeze la ŝipo alvenis en Santarém kaj nia iomete aventureca ŝipveturo finiĝis.
Dum la 30-hora veturo ni estis vidintaj malmultegajn urbetojn sur la riverbordo, kaj nur en du urboj la ŝipo haltis (jam relative proksime al Santarém kaj – kiel tiu – situitaj en la ŝtato Parao [Pará]): Juruti kaj Óbidos.
En la venonta videaĵo mi klerigos, kial mia edzina volis iri al Santarém kaj kion ni faris tie.