Sed iam
Guillaume Armide publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Elŝutu la mp3.dosieron senpage ĉe : https://soundcloud.com/guillaume-armide/sed-iam
Kanzono verkita, ludita kaj kantita de Gijom’ Armide & Laurent Burgbacher, kadre de la projekto « Gijom’ duopumas »
Youtube-kanalo de Laurent Burgbacher : http://www.youtube.com/user/okarojo
Soundcloud-konto de Laurent Burgbacher : https://soundcloud.com/okarojo
Foto : “Bored” by spaceamoeba, https://flic.kr/p/4doc7
Teksto:
Sed iam ŝi vin forlasis
Kaj tiam vi vin kirasis
La vundo ne tolereblas
La bedaŭro ĉion meblas
Sed iam li vin perfidis
Kaj tiam vi ekaridis
Vi donacas vin gardeme
Restas via grund’ senseme
REKANTAĴO :
Ĉu revas vi
Pri viv’ per analgezi’
Sinjor’,
Kun rankor’ en la dekor’ ?
Ĉu strebas vi
Al ekzist’ sen kolizi’
Amik’,
Sen disrompo en la muzik’ ?
Iam ili vin forĵetos
Tiam ĉu vi fine pretos
Trinkos la tutan doloron
Malfermante vian koron
Aŭ faros el ĝi fetiĉon
Barante vian feliĉon ?
Ĉu postulos vi riparon
Aŭ englutos la amaron ?
REKANTAĴO
Ĉu pri tio revas vi ?
Ĉu strebas vi
Al ekzist’ sen kolizi’ ?
Help us caption & translate this video!